Thaddäus Podgorski

Judas Thaddäus Teddy PODGORSKI (naskiĝinta la 19-an de julio 1935 en Vieno, mortinta la 16-an de marto 2024[1]) estis aŭstra aktoro (ankaŭ kabarede), reĝisoro, ĵurnalisto kaj radifonia-televida moderigisto. En 1972 li ekestis ĉefredaktoro de ORF, inter 1986 kaj 1990 ties ĝenerala intendanto.

Thaddäus Podgorski
Persona informo
Naskiĝo19-an de julio 1935 (1935-07-19)
en Vieno
Morto16-an de marto 2024 (2024-03-16) (88-jaraĝa)
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrio
Okupo
Okupoaktoro • televida prezentisto • ĵurnalisto
vdr

Vivo

Podgorski estis filo de nobla pola oficiro el Lvivo kiu ekloĝis en Aŭstrio post militkaptiteco. Post trapaso de la abiturienta ekzameno en la Konventa gimnazio de Admont li studis arthistorion kaj germanistikon dum ses semestroj ĉe la universitato de Vieno paralele aktorante en diversaj vienaj kelteatroj kaj ĉe Volkstheater. En 1953 li komencis kiel novaĵparolisto kaj raportisto por la usona radifonistacio Rot-Weiß-Rot; en 1955 li ekdeĵoris ĉe la ĵus fondita Aŭstra Televido. Tie li kaŭzis tumulton plurajn fojojn per senindulgaj riveloj, ekz. en 1959 pri la pava trono de Mohamed Reza Pahlavi. Pro tio la ŝaho nuligis ŝtatviziton en Aŭstrujo kaj oni maldungis Podgorsky (redungo venis tri semajnojn poste). Alian skandaleton provokis li per ne tro pozitiva raporto pri dirigento Herbert von Karajan.

En 1967 li estis promociita al ĉefraportisteco fare de la tiama ORF-direktoro Gerd Bacher. Podgorski estis la unua prezentisto de la viena studio (apud po unu studio en Svislando kaj Germanujo) por la krimsolvhelpa elsendo Aktenzeichen XY ungelöst. Baldaŭ li fariĝis ĉefredaktoro ĉe Zeit im Bild (kies nomon li eĉ inventis).En 1972 li iĝis televida sporta direktoro - ideala posteno por la sportentuziasmulo kiu ankaŭ iĝis konata kiel amatora boksisto, vetkurŝoforo, piloto, rajdanto, biciklanto kaj amanto de anglaj malnovaj aŭtoj. En 1986 li estis nomumita ĝenerala intendanto de ORF kaj ankaŭ regule aperis antaŭ la kamerao por la programoj Seinerzeit kaj la danda Jolly Joker. Li elpensis multajn sukcesajn seriojn kiel Greatest fights of the century, Sportpanorama, An den Boxen ,Panorama, Seinerzeit kaj Seitenblicke.

Dum la kvar jaroj da sia plej supra ORF-oficperiodo Podgorski respondecis pri la malcentralizo de novaĵelsendoj (kreo de la federacilandaj, ĉiutagaj novaĵoj Bundesland heute kaj la establo de Heimat, fremde Heimat (etnogrupprogramoj). Krome li fortigis la germanlingvian, publikjuran kulturkanalon 3sat. Li krome malakceptis intencojn de politikistoj influi la enhavon de la programoj.

Podgorski ankaŭ verkadis laboris kiel aktoro en la teatro kaj en filmoj kaj por la televido. Li enscenigis prezentojn ĉe Theater an der Josefstadt kaj Wiener Kammerspiele partoprenante en projektoj de Viena Ŝtata Operejo, Volksoper kaj la lagofestivaloj de Mörbisch am See. Eĉ post emeritiĝo li reĝisoris ĉe Kammerspiele kaj aktoris. Ekde 2010 li aranĝis la distran intervju-televidaĵon Im Gespräch mit Teddy Podgorski por la privata kanalo Servus TV.

Teddy Podgorski estis la patro de tri filoj kaj estis la duan fojon edzigita en la 1986-a jaro.

Honoroj (elekto)

  • 1968: Großer Filmpreis von Oberhausen
  • 1970: Goldene Kamera por Panorama
  • 1976: Bambi
  • 1978: Goldener Ring von Lausanne
  • 1980: Sport-Oscar
  • 1984: Großes Ehrenzeichen des Landes Steiermark (fare de Stirio)
  • 1985: Großes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 2012: Jubiläums-Romy por kvaronan jarcenton da moderigo de Seitenblicke
  • 2017: Journalist des Jahres – premio por la tutviva elfararo[2]

Verkoj (elekto)

Filmoj

  • Der Diamant des Geisterkönigs (televide), 1992
  • Unser Opa ist der Beste (televide), 1995
  • Die Fledermaus (televide), 1996
  • Der Bockerer 2, 1996
  • Die lustige Witwe (televide), 1997
  • Der Bockerer III - Die Brücke von Andau, 2000
  • Der Verschwender (televide), 2000
  • Der Bockerer IV - Prager Frühling, 2003

Libroj

  • Cassius Clay, Ueberreuter Verlag, 1971
  • Olympische Spiele Innsbruck, Molden, 1976
  • Muskeln auf Papier. Sport und Literatur von Teddy Podgorski, Österr. Staatsdruckerei, 1986
  • Geschichten aus dem Hinterhalt, Haymon Verlag, 2010

Eksteraj ligiloj

Notoj