Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thelonious MONK)
Thelonious Sphere Monk
Persona informo
NaskonomoThelious Monk Jr.
Naskiĝo10-an de oktobro 1917 (1917-10-10)
en Rocky Mount
Morto17-an de februaro 1982 (1982-02-17) (64-jaraĝa)
en Weehawken
Mortokialosen valoro
TomboFerncliff Cemetery
Lingvojangla
LoĝlokoRocky MountNov-Ĵerzejo
ŜtatanecoUsono
Alma materStuyvesant High School
Familio
Edz(in)oNellie Monk
InfanoT. S. Monk
ParencojAngelika Beener
Okupo
Okupopianistokomponisto • ĵazmuzikisto • muzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejohttp://www.monkzone.com/
vdr

Thelonious Sphere Monk (10-a de oktobro 191717-a de februaro 1982) estis usona pianisto, orkestrestro kaj komponisto. Li eklernis pianon ekde kiam li aĝis 7 jarojn. Kiel adoleskanto, li akompanis sian patrinon, kiu kantis en baptista preĝejo. En la 30-aj jaroj, li gajnis konkurson por amatoroj en Apollo. Post mallongaj studoj en Julliard School, en 1939, li ludis kun la kvaropo de la drumisto Keg Purnelle. Poste, li ludis kun Kenny Clarke (drumisto), kaj laboris en ĵaza klubo, la "Minton's", kie li renkontis Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker. Kune kun ili, li inventis la bopon. Li registris siajn unuajn diskojn en oktobro 1944 kun Coleman Hawkins. Li ludis en la orkestro de Dizzy Gillespie en 1946, kaj dum 1947, fine li registris sub sia nomo. Poste, li estis monde konata, ludis tra la mondo kun la plej famaj ĵazistoj ĝis 1972, jaro kiam li frakasis sian pianon kaj enfermiĝis ĝis sia morto.