Theobroma cacao

Theobroma cacao (esperante: kakaoarbo) estas arbo en la familio de malvacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Theobroma cacao
Theobroma cacao
Theobroma cacao
Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo:Malvaloj Malvales
Familio:Malvacoj Malvaceae
Genro:Theobroma
Specio:Theobroma cacao
L., 1753
Kultivataj varioj
  • Criollo
  • Forastero (la pli produktata)
  • Trinitario (hibrido de la du antaŭaj)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni preparas per ĝiaj semoj (la kakaofaboj) kakaopulvoron kaj ĉokoladon[1].

Priskribo

Fruktoj de kakaoarbo sur ĝia trunko
Frukto kun ĝiaj faboj (semoj)
Theobroma cacao (laŭlonge tranĉita frukto) - Muzeo de Tuluzo

Ĝi estas malgranda arbo, kiu altas de 5 ĝis 8 m. Ĝi povas produkti fruktojn post kvar jarojn kaj vivi kvin-dek jarojn.[2]Ĝiaj floroj kreskas senpere sur la trunko aŭ branĉoj. Ĝiaj fruktoj estas kapsuloj pinte ovoidaj, lignecŝelaj, kies 5 kameroj enhavas semojn po pluraj[1].

Disvastiĝo kaj biotopo

La origino de ĉi tiu specio estas probable la Amazona regiono (supra baseno de la Amazona Rivero) kaj inkludas landojn kiel Kolombio, Ekvatoro, Peruo, Bolivio kaj Brazilo, specife kie naskiĝas la Napo, Putumajo kaj Kaketao, flankriveroj de la Amazono[3][4]. Ĉi tiu regiono estas tiu, kie okazas la plej granda variado de la specioj. Ĝi disvastiĝis de Sudameriko al Meksiko, sed oni ne scias ĉu ĝia disvastiĝo okazis nature aŭ kun helpo de homoj. Restas mistero, kiel ĝi atingis Centr-Amerikon, kie ĝi estis kultivita dum almenaŭ 3 000 jaroj. En Meksiko ĝi kultiviĝas en varmaj kaj tre humidaj regionoj de Tabasko al Ĉiapaso. Ĝi estis enkondukita al la afrika kontinento, kiu nuntempe respondecas pri 60% de la tutmonda produktado[4].

Referencoj