Thin Lizzy

Thin Lizzy estas irlanda ŝtonroka bando formita en Dublino en 1969. Ilia muziko montras ampleksan gamon de influoj, kiel bluso, soulo, psikedela roko kaj tradicia irlanda popolmuziko, sed ĝi estas ĝenerale klasita kiel hard rock (ŝtonroko) aŭ foje metalroka.

Thin Lizzy
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Thin Lizzy en 1983.

Du el la fondomembroj, drumisto Brian Downey kaj basgitaristo, ĉefkantisto kaj ĉefa kantoverkisto Phil Lynott, renkontiĝis ankoraŭ en lernejo. Lynott estris la grupo laŭlonge de diskokariero de dek du studialbumoj, verkante plej grandan parton de la materialo. La unuopaĵoj "Whiskey in the Jar" (tradicia irlanda balado), "The Boys Are Back in Town" kaj "Waiting for an Alibi" estis internaciaj sukcesoj. Post la morto de Lynott en 1986, variaj anaroj de la bando aperis laŭlonge de la jaroj bazitaj dekomence ĉirkaŭ gitaristoj Scott Gorham kaj John Sykes, kvankam Sykes lasis la bandon en 2009. Gorham poste pluis per nova anaro inkludante Downey. En 2012, Gorham kaj Downey decidis kontraŭ registrado de nova materialo kiel Thin Lizzy kaj tiukadre oni formis novan bandon, Black Star Riders, por turnei kaj produkti novajn publikigojn, kiel la debutalbumo All Hell Breaks Loose. Thin Lizzy ekde tiam reunuiĝis por porokazaj koncertoj.[1]

Lynott, de facto estro de Thin Lizzy, estis komponisto aŭ kunkomponisto de preskaŭ ĉiuj el la kantoj de la bando, kaj la unua irlanda nigrulo kiu atingis komercan sukceson en la kampo de la rok-muziko. Thin Lizzy aligis kelkajn gitaristojn laŭlonge de sia historio, kaj havis Downey kaj Lynott kiel ritmosekcio, por drumoj kaj basgitaro. Krom esti plurrasa (malofte en tiama Irlando), la bando aligis siajn fruajn membrojn ne nur el ambaŭ flankoj de la konflikta Irlanda limo sed ankaŭ el kaj katolika kaj protestanta komunumoj dum la pli konfliktaj jaroj nomitaj The Troubles.

Nunaj membroj

  • Scott Gorham – gitaroj, apoga voĉo (1974–1983, 1996–)
  • Darren Wharton – klavaroj, kunĉefa kaj apoga voĉo (1981–1983, 1996–2000, 2010–)
  • Ricky Warwick – ĉefa voĉo, fojaj gitaroj (2010–)
  • Damon Johnson – gitaroj, apoga voĉo (2011–)
  • Scott Travis – drumoj, perkutado (2016–)
  • Troy Sanders – basgitaro (2019–)

Diskaro

  • Thin Lizzy (1971)
  • Shades of a Blue Orphanage (1972)
  • Vagabonds of the Western World (1973)
  • Nightlife (1974)
  • Fighting (1975)
  • Jailbreak (1976)
  • Johnny the Fox (1976)
  • Bad Reputation (1977)
  • Black Rose: A Rock Legend (1979)
  • Chinatown (1980)
  • Renegade (1981)
  • Thunder and Lightning (1983)

Referencoj

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thin Lizzy en la angla Vikipedio.