Tommy Haas

germana vira tenisisto

Thomas Mario (Tommy) Haas (Hamburgo, 3-an de aprilo 1978) estas germana tenisisto.

Tommy Haas
Persona informo
Naskiĝo3-an de aprilo 1978 (1978-04-03) (46-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvojgermana
LoĝlokoBradenton
ŜtatanecoGermanioUsono
Familio
PatroPeter Haas
PatrinoBrigitte Haas
Frat(in)ojKarin Haas • Sabine Haas
Edz(in)oSara Foster
InfanoValentina Evelyn Haas
Okupo
Okupotenisisto
TTT
Retejohttps://www.tommyhaas.com/
vdr

La dekstremana Haas estis ekde 1996 profesiulo kaj havis edukadon ĉe la tenisakademio de Nick Bolletieri. Tial Haas preskaŭ sian tutan vivon loĝis en Usono.

En 2002 Haas rapide supreniris je la ATP-mondoranglisto, je la 13-a de majo 2002 li estis je la dua loko. Kiam liaj gepatroj dum motorakcidento en Florido grave vundiĝis li trapasis multan tempon kun siaj parencoj. Pliposte en tiu jaro li suferis pro ŝultrovundiĝo, pro kio li en 2003 ne ludis tenison.

Haas finis en oktobro 2009 antaŭtempe la sezonon, ĉar li malsaniĝis de la Meksika gripo.

En 2010 li alprenis la usonan naciecon. Dum la turniro de Indian Wells en Usono li anoncis en marto 2018 sian finon de la profesia teniskariero.

Roland Garros 2012