Torre de Moncorvo

Urbo kaj municipo en Portugalio

Torre de Moncorvo estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 612 loĝantoj, en la sudo de la Distrikto Bragança, en la subregiono Douro de la norda regiono.

Torre de Moncorvo
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo5160
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro8 572  (2011) [+]
Loĝdenso16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 7° 8′ U (mapo)41.2-7.1333333333333 [+]
Areo532 km² (53 200 ha) [+]
Torre de Moncorvo (Portugalio)
Torre de Moncorvo (Portugalio)
DEC
Situo de Torre de Moncorvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Moncorvo [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Torre de Moncorvo, kun 531,56 km² de areo kaj 6 826 loĝantoj (2021), subdividita en 13 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Vila Flor, Alfândega da Fé kaj Mogadouro, sudoriente kun Freixo de Espada à Cinta, sudokcidente kun Vila Nova de Foz Côa kaj okcidente kun Carrazeda de Ansiães.

Historio

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (proksima rokarto), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areon konkeris inter 1063 kaj 1065 la reĝo de Leono Fernando.

Restaĵoj de la kastelo.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. Torre de Moncorvo ricevis foruon de Denizo la 1-a en 1285. Kaj ĝi estis posedo de la Ordeno de Kristo. La kastelon oni menciis en la jaro 1295. Dum la regado de la reĝo Afonso la 4-a (1325-1357), kontrakto inter la municipo kaj du ŝtonĉizitoj por la konstruado de barbakano (1337), ebligis identigi la konstruadon de tiu ekstera defendostrukturo. Sed poste, ankoraŭ en tiu jarcento, dum la regado de Fernando la 1-a (1367-1383), oni ekstarigis ok kvarlaterajn turetojn (1376). Informo de 1530, asertas, ke murego de la urbo estis detruita, kio postulis riparadon fine de tiu jarcento, kiu rezultis nesufiĉa tamen por haltigi la procezon de dekadenco de la komplekso en sekvaj jarcentoj. Tiukadre, en 1721 alia informo indikis, ke kelkaj pordegoj kaj muregpecoj estis detruitaj. Komence de la 19-a jarcento, la municipo jam konsideris la kastelon nerekuperebla. Pro ĝia loko inter la malnova kaj la nova urbetoj, kun ĉefa alirejo nur laŭ mallarĝa kaj kruta strateto, la municipo aprobis ĝian detruon (1842). La tutan zonon oni malaltigis, kaj oni starigis novajn publikajn konstruaĵojn.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 18 700 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis 6 800; tio estas, oni perdis multe pli ol duonon. Dum la 20-a jarcento estis ferminado, kiu finfine dekadencis.

Submunicipoj

Torre de Moncorvo havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Torre de Moncorvo.
  • Açoreira
  • Adeganha e Cardanha
  • Cabeça Boa
  • Carviçais
  • Castedo
  • Felgar e Souto da Velha
  • Felgueiras e Maçores
  • Horta da Vilariça
  • Larinho
  • Lousa
  • Mós
  • Torre de Moncorvo
  • Urros e Peredo dos Castelhanos

Vidindaĵoj

  • Kastelo kaj preĝejo de Torre de Moncorvo
  • Kapelo de Santo Cristo de Carviçais
  • Carmelo da Sagrada Família
  • Kastelo de Mós
  • Kastrumo Cabeço de Alfarela; kapeloj de Nossa Senhora dos Prazeres; de Santo António; de Sagrado Coração de Jesus; de Santo António; preĝejo de Misericórdia de Moncorvo; pilorio; kaj fontano Chafariz Filipino de Torre de Moncorvo
  • Preĝejo de Santo Apolinário, fontano kaj krucmonumento en Urrós
  • Ermitejo de Nossa Senhora da Teixeira enAçoreira
  • Preĝejo de Santiago Maior en Adeganha
  • Ruinoj de Santa Cruz en Santa Cruz de Vilariça
  • Kastrumo de Baldoeiro en Adeganha IIP 1992 41.22324705° N 7.08605205° O
  • Arkeologiejo de Cilhades kaj Kapelo de Santa Bárbara en Felgar
  • Preĝejo de Larinho

Bildoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Torre de Moncorvo en la portugala Vikipedio.