Train World

La Train World (Fervoja Mondo) estas muzeo de la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj. Ĝi troviĝas en la brusela municipo Schaarbeek kaj okupas la iaman stacidomon de Schaarbeek kaj novan konstruaĵon. La muzeo estis inaŭgurita la 24-an de septembro 2015. La interno de la muzeo estis desegnita de François Schuiten, belga bildrakontisto. Antaŭe, Belgaj Fervojoj havis nur malgrandan muzeon kiu troviĝis interne de la stacidomo Bruselo Norda.

Train World
nacia muzeo • fervoja muzeo
LandoBelgio vd
SituoSchaarbeek
AdresoPrinses Elisabethplein 5, B-1030 Schaarbeek
Situanta surPlace Princesse Élisabeth - Prinses Elisabethplein
Estiĝo14-a de septembro 2012
Malfermo24-a de septembro 2015
Koordinatoj, 4° 22′ 46″ O (mapo)50.87814.3794450° 52′ 41″ N, 4° 22′ 46″ O (mapo)
Train World (Bruselo)
Train World (Bruselo)
DEC
Situo de Train World
Map
Train World
Retpaĝohttps://www.trainworld.be
vdr
La vaporlokomotivo Land van Waes/Pays de Waes (maldekstre)

Kolekto

La muzeo posedas 22 veturilojn (lokomotivojn kaj vagonojn) kaj ankaŭ multajn maketojn, uniformojn kaj aliajn objektojn.

Kelkaj rimarkindaj objektoj:

  • La vaporlokomotivo Land van Waes/Pays de Waes, la plej malnova lokomotivo en Belgio (1845)
  • La vaporlokomotivo 12.004, la plej rapida belga vaporlokomotivo (1939)

Eksteraj ligiloj