Gracioj

(Alidirektita el Tri Gracioj)

La Gracioj (greke Χάριτες) estis diinoj, laŭ greka mitologio, kiuj prezidis la bankedojn, la dancon, kaj ĉiujn sociajn ĝuojn, kaj elegantajn artojn. Estis tri de ili. Iliaj nomoj estis Eŭfrozino (la ĝojeco), Aglajo (la heleco), kaj Talio (la florado). Laŭ Heziodo kaj Pindaro ili estis filinoj de Zeŭso laj Eŭrinomo (aŭ Eŭnomio). Ili estis servistinoj de Afrodito kaj dancistinoj de Olimpo.

Gracioj
helena mitularo
Informoj
Originala nomoΧάριτες
Eble samaGratiae
PatroZeŭso
PatrinoEŭrinomo
vdr
La Tri Gracioj, de Carle van Loo (1763)

En klasika Grekio, la nombro, funkcio kaj nomo de la gracioj tre variis. Homero citis nur unu Gracion, laŭ Beocio ili estis diinoj de vegetado, en antaŭklasika periodo, ili estis ankaŭ konfuzitaj kun Muzoj, ktp.

Vidu ankaŭ