Trogonoformaj birdoj

La trogonoj kaj kecaloj estas birdoj de la ordo Trogonoformaj kiu enhavas ununuran familion, nome la Trogonedoj. Ili estas la ununura tipo de animalo kun Heterodaktilio, tio estas du fingroj malantaŭen. Alternative, ili povas esti konsiderataj kiel membro de la baza radiado de la ordo Koracioformaj (Johansson & Ericson, 2003). La vorto "trogono" estas greka por "roduli" kaj aludas la fakton, ke tiuj birdoj rodas truojn en arboj por fari siajn nestojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trogonoj
Strivosta trogono
Strivosta trogono
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Trogonoformaj Trogoniformes
Familio:Trogonedoj Trogonidae
Lesson, 1828
Tutmonda natura arealo
Tutmonda natura arealo
Tutmonda natura arealo
Genroj

Apaloderma
Euptilotis
Harpactes
Pharomachrus
Priotelus
Trogon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Trogonoj estas loĝantoj de tropikaj arbaroj tutmonde, kun plej granda diverseco en Centra kaj Sudameriko. La genro Apaloderma enhavas la tri specion de Afriko, kaj Harpactes la aziajn. La resto estas neotropisa.

Ili manĝas insektojn kaj fruktojn, kaj ties larĝaj bekoj kaj malfortaj kruroj respegulas siajn dietojn kaj arbajn kutimarojn. Kvankam ties flugo estas rapida, Ili ne estas flugemaj kaj preferas salteti el arbo al arbo. Trogonoj ne migras.

Trogonoj havas mildajn, ofte koloregajn, plumojn kun distinga plumaro por maskloj kaj inoj, ne tiom buntaj tiuj lastaj. Ili nestumas en arbotruoj aŭ termitejoj, kie la ino demetas blankajn aŭ kremokolorajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas.

La Trogonoj de la genroj Pharomachrus kaj Euptilotis estas nomitaj "kecaloj".

Listo de Specioj

 
  
  
  

Harpactes



Apaloderma




Trogon




Priotelus



Quetzals

Euptilotis



Pharomachrus



Filogenio de Genroj baze sur Moyle (2005)[1]

  • Ordo Trogonoformaj
    • Familio Trogonedoj
      • Narina trogono, Apaloderma narina
      • Nudvanga trogono, Apaloderma aequatoriale
      • Strivosta trogono, Apaloderma vittatum
      • Kuba trogono, Priotelus temnurus
      • Hispaniola trogono, Priotelus roseigaster
      • Nigrokapa trogono, Trogon melanocephalus
      • Citreola trogono, Trogon citreolus
      • Blankvosta trogono, Trogon viridis
      • Bairda trogono, Trogon bairdii
      • Viola trogono, Trogon violaceus
      • Montotrogono, Trogon mexicanus
      • Blankokula trogono, Trogon comptus
      • Kolumtrogono, Trogon collaris
      • Eleganta trogono, Trogon elegans
      • Oranĝventra trogono, Trogon aurantiiventris
      • Maskotrogono, Trogon personatus
      • Flavventra trogono, Trogon rufus
      • Surukura trogono, Trogon surrucura
      • Blukrona trogono, Trogon curucui
      • Nigravosta trogono, Trogon melanurus
      • Grizvosta trogono, Trogon massena
      • Ĵaluzivosta trogono, Trogon clathratus
      • Orelkecalo, Euptilotis neoxenus
      • Kecalo, Pharomachrus mocinno
      • Krestokecalo, Pharomachrus antisianus
      • Blankpinta kecalo, Pharomachrus fulgidus
      • Orkapa kecalo, Pharomachrus auriceps
      • Pavokecalo, Pharomachrus pavoninus
      • Bluvosta trogono, Harpactes reinwardtii
      • Blankkoluma trogono, Harpactes fasciatus
      • Ruĝnuka trogono, Harpactes kasumba
      • Diarda trogono, Harpactes diardii
      • Filipina trogono, Harpactes ardens
      • Gvaitheda trogono, Harpactes whiteheadi
      • Cinamopuga trogono, Harpactes orrhophaeus
      • Skarlatpuga trogono, Harpactes duvaucelii
      • Ruĝkapa trogono, Harpactes erythrocephalus
      • Oranĝbrusta trogono, Harpactes oreskios
      • Gvarda trogono, Harpactes wardi (kiu vivas en la Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj)

Bildaro

Referencoj

Literaturo

  • Johansson, Ulf S. & Ericson, Per G. P. (2003): Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960). Journal of Avian Biology 34: 185–197. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj