Trono

ceremonia seĝo de monarko

Trono estas ceremonia alta seĝo de reĝo aŭ alia suvereno. Figure trono signifas la reĝan aŭ suverenan potencon.

Reĝa trono en la katedralo de Aachen, Germanujo

Laŭ Francisko Azorín trono estas Ceremonia, alta seĝo por reĝo aŭ suvereno.[1] Li indikas etimologion el la greka thronos (trono).[2]

Listo de famaj tronoj

Proverbo

Ekzistas proverbo pri trono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  Ne atingos krio ĝis la trono de Dio. 

Referencoj