Two Much

hispana-usona filmo de 1995

Two Much estas hispana-usona filmo de 1995 reĝisorita de Fernando Trueba kaj stelulita de Antonio Banderas kaj Melanie Griffith.

Two Much
filmo
Originala titoloTwo Much
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato1995, 2 maj. 1996
Ĝenroromantika komedio, filmo bazita sur romano, komedia filmo
KameraadoJosé Luis Alcaine
Reĝisoro(j)Fernando Trueba
Produktisto(j)Robert W. Cort
ScenaroDavid Trueba • Fernando Trueba
Loko de rakontoMiamo
Muziko deMichel Camilo
RolantojAntonio Banderas • Melanie Griffith • Daryl Hannah • Danny Aiello • Joan Cusack • Eli Wallach • Austin Pendleton • Vincent Schiavelli • Gabino Diego • Allan Rich • Phil Leeds • Sid Raymond • Santiago Segura • Jeff Moldovan
Produktinta firmaoTouchstone Pictures
IMDb
vdr

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Art Dodge (Antonio Banderas) estas fripono engaĝiĝinta kun Betty (Melanie Griffith), sed kiu subite enamiĝas je ŝia fratino Liz (Daryl Hannah), pro kio li inventas sian duoblulon, nome ĝemelan fraton. Tio rezultas en freneziga kurado de unu rolulo al la alia (la falsa duoblulo), tiele, ke sama rolulo devas ludi alterne kaj tutrapide siavice du rolulojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

Komentoj

  • Temas pri versio de la franca komedia filmo de 1984, Le Jumeau reĝisorita de Yves Robert, siavice bazita sur romano de Donald E. Westlake.
  • Antonio Banderas kaj Melanie Griffith konatiĝis dum la filmado, poste geedziĝis, poste divorcis.
  • En tiu filmo ekaperis pli klare la komedia faceto de Banderas, antaŭe pli ofta en dramaj filmoj.
  • Antonio Banderas estis nomumita al Goja-premio, dum Melanie Griffith kaj Daryl Hannah estis nomumitaj al Premio Ora Frambo (plej malbona aktorino).
  • Two Much estas anglalingva vortoludo. "Too much" en angla signifas "tro" kaj Two signifas "du".

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Two Much en la hispana Vikipedio.