Universitato de Canterbury

La Universitato de Canterbury (maorie Te Whare Wānanga o Waitaha; postnominala mallongigo Cantuar.Cant. de Cantuariensis, la latina nomo por Canterbury) estas Nov-Zelanda universitato situanta en la Suda Insulo apud la urbo Kristkirko.

Universitato de Canterbury
universitato • eldonejo de malfermita aliro
motoneoficiala:
Ergo tua rura manebunt
Tial viaj kampoj prosperu
(aŭ: restu por vi )
Informoj
fondodato1873
specopublika esploruniversitato
Situo
Geografia situo, 172° 34′ 55″ O (mapo)-43.523333333333172.5819444444443° 31′ 24″ S, 172° 34′ 55″ O (mapo)
landoNov-Zelando
Nombroj
nombro de studentoj17 299 vd (stato: 2018)
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID vd
filioj
• University of Canterbury Herbarium
• Canterbury University Press vd
Universitato de Canterbury (Nov-Zelando)
Universitato de Canterbury (Nov-Zelando)
DEC
Universitato de Canterbury
Universitato de Canterbury
Map
Universitato de Canterbury
vdr
Old Canterbury University ĉefkonstruaĵo, nun Christchurch Art Center
Universitata Observatorio de Monto John, apud lago Tekapo, NZ

Historio

La instituto estis fondita en 1873 kiel Canterbury College. Canterbury estas la nomo de la granda regiono laŭ la orienta marbordo de la norda parto de la Suda Insulo de Nov-Zelando. Ĝi estis la dua universitato en la lando. La unua universitato estis fondita en 1869 en Dunedin en la regiono Otago en la sudorienta parto de la Suda Insulo.

La strukturo de la universitato estis la sama kiel tiu de la Universitato de Kembriĝo kaj la Universitato de Oksfordo en Anglio. La universitato estis loĝigita en la centro de Christchurch, en konstruaĵoj en la klasika novgotika angla stilo. Inter 1961 ĝis 1975, la universitato translokiĝis al nova kampuso en la pli okcidenta distrikto de Ilam [1].

Organizo

La universitato ofertas diplomojn pri homscienco, komerco,edukado, inĝenieristiko, arto, arbara inĝenierado, leĝo, muziko, socia laboro, paroladoterapio, scienco kaj sporta administrado, inter aliaj [2][3].

Ekzistas kvin fakultatoj, nomitaj:

  • Kolegio de Arto,
  • Kolegio de Eduko, Sano kaj Homa Evoluo,
  • Kolegio de Inĝenieristiko,
  • Kolegio de Scienco,
  • Kolegio pri Komerco kaj Juro.

La universitato havas antaŭpostenojn ĉe Kaikoura, Cass, Westport kaj Harihari (Sud-Okcidenta lando), en la Snares Insuloj, en Antarkto, same kiel la plej gravan astronomian observatorion de Nov-Zelando ĉe Mount John University Observatory sur monteto sur Lago Tekapo en la Suda Insulo. Tiu observatorio estas grava centro de astro-turismo.

Eminentaj sciencistoj de ekster Nov-Zelando povas esti invititaj kiel alvojaĝantaj prelegantoj kun Erskine Fellowship [4]. Por tiuj gastprelegantoj (ĉirkaŭ 70 jare) estas repagitaj vojaĝkostoj kaj trimonata loĝado.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj