Usona-angla mezur-unua sistemo

La uson-angla mezur-unua sistemo estas la sola grandskale uzata mezur-unua sistemo escepte de la Internacia sistemo de unuoj (SI). Ĝi uzas ekzemple la unuojn colo, futo, jardo, mejlo, unco, pindo, galjono, ŝtono kaj multajn aliajn (vidu la apudan bildon).

Interrilatoj de "imperiaj" unuoj

Verdire temas ne pri unusola sistemo, sed pri du: la brita sistemo (nomata imperia) kaj la usona (nomata "kutima" [US customary]). Foje oni notas tiun diferencon per la prefiksoj "Imp" kaj "US".

La sistemo havas la avantaĝon, ke ĝi estas uzata nur en anglalingvaj landoj; pro tio ne estas multe da tradukaj problemoj. Escepto estas la unuo colo, kiu estas ankoraŭ abunde uzata de produktantoj de teknikaj aparatoj, ekzemple por indiki la grandecon aŭ distingivon de ekranoj.

Diferencoj

Kvankam la usona sistemo iom diferencas disde la brita, ili estas similaj per tio, ke iliaj mezurunuaj hierarĥioj ne estas dekumaj. La diferencoj tamen malfaciligas la transkalkulon, ĉar ne ĉiam estas indikite, ĉu temas pri la usona aŭ la imperia sistemo (Usono de 1776 ne plu apartenas al la Brita Imperio kaj neniam apartenis al la Brita Naciaro.)

Mezurataj grandoj

Volumeno

La uson-angla sistemo mezuras volumenon per galjonoj. De tiuj ekzistas tri specoj (laŭ malkreska grandeco):

  • Imperia galjono (brita)
  • Usona solida galjono (dry = seka)
  • Usona likva galjono (wet = malseka)

Pri ĉiuj tri validas jena rilato al malpli grandaj unuoj:

1 galjono (gallon) = 4 kvartoj (quarts) = 8 pindoj (pints) = 16 tasoplenoj (cups) = 32 ĝiloj (gills)

Sed unu imperia tasopleno egalas al 5 likvaj uncoj, unu usona tasopleno nur al 4 likvaj uncoj, kaj tiuj likvaj uncoj ne estas egalaj inter si. Neniu el la du unuaroj havas entjeran rilaton al la "kuba colo", kiu same estas uzata. Ĝenerale validas, ke la imperiaj unuoj ekde la tasopleno (supren) estas proksimume la 1,2-oblo de la usonaj. Kontraŭe la usona likva unco estas 1,04-oblo de imperia unco.

La rilatoj de tiuj unuoj inter si kaj al la metro estas jenaj (kiel bazo servas iel proksima SI-unuo):

UnuoSistemoMetra valoro
likva uncoimperia28,4130642624675 cm³
likva uncousona29,5735295625 cm³
tasoplenoimperia284,130642624675 cm³
tasoplenousona236,5882365 cm³
pindoimperia568,26128524935 cm³
pindousona solida550,6104713575 cm³
pindousona likva473,176473 cm³
kvartoimperia1,1365225704987 litroj
kvartousona solida1,101220942715 litroj
kvartousona likva0,946352946 litroj
galjonoimperia4,5460902819948 litroj
galjonousona solida4,40488377 litroj
galjonousona likva3,785411784 litroj

La rilatumo inter imperiaj, usonaj solidaj kaj usonaj likvaj volumenoj estas 66:64:55.

Longo

Internacia jardo egalas precize al 0,9144 metroj; tiu difino estis interkonsentita de Usono, Kanado, Britio, Sudafriko, Aŭstralio kaj Novzelando en 1959. Por termezurado, tamen, Usono plu uzas malnovan unuon, la "termezuran futon" (US survey foot) egalan al 12/39,37 metroj[1], per kio jardo (= 3 futoj) estas 36/39,37 aŭ 0,914401829 metroj. (Se mezuri la longon de la ekvatoro, la diferenco al la internacia jardo efikas diferencon de 80 metroj.)

Escepte de tiu usona termezura sistemo, futo egalas al triono de jardo kaj colo al 12-ono de futo. Krome ekzistas pliaj unuoj, ekzemple la mejlo (1760 jardoj), la hordea grajno (barleycorn = 1/3 colo), kiu ankoraŭ gravas pri ŝuaj mezuroj, kaj la papavosemo (poppyseed = 1/4 hordea grajno). Sume rezultas jena hierarĥio:

1 mejlo (mile) = 8 okonaj mejloj (furlongs) = 80 ĉenoj (chains) = 880 klaftoj (fathoms) = 1.760 jardoj (yards) = 5.280 futoj (feet) = 63.360 coloj (inches) = 190.080 hordeaj grajnoj (barleycorns) = 760.320 papavosemoj (poppyseeds)

Pezo kaj maso

Kaj la imperia kaj la usona sistemoj de pezo kaj maso baziĝas sur la funto (angle avoirdupois), kiu egalas al 0,453 592 370 kg. Ĝi egalas al 16 uncoj (kiujn oni ne konfuzu kun la volumenaj uncoj).

En Britio (kie ekde 1985 validas la internacia sistemo) tradicie estas jena hierarkio inter pezo-unuoj:

1 tuno = 20 centopezoj = 160 ŝtonoj = 2240 funtoj.

En Usono oni kutime ne uzas centopezojn kaj ŝtonojn, sed difinas:

1 tuno = 20 centopezoj = 2000 funtoj.

Unu imperia tuno do estas proksimume 1.016,05 kg, unu usona tuno 907,18 kg. Oni foje distingas la unuojn per la aldono "longa" (angle long) resp. mallonga (angle short). La britaj tuno kaj centopezo do estas longaj, la usonaj mallongaj.

Temperaturo

La usona-angla sistemo indikas la temperaturon en farenhejtaj gradoj ( ).

°C
100,0212,0
37,098,6
20,068,0
0,032,0
−17,70,0
−40,0−40,0

Diversaĵoj

En la asteriksa volumo "Asteriks' kaj la bretonoj" la angla parenco de Asterikso jene klarigas la imperian sistemon: "La romianoj mezuras per paŝoj, ni per piedoj. Necesas tri piedoj por fari unu paŝon."

Notoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Comparison of the Imperial and US customary systems en la baza angla Vikipedio.