Usona Buroo de la Censo

La Usona Censa Buroo (angle United States Census Bureau, oficiale Bureau of the Census) estas la organizaĵo en la usona registaro, kiu kolektas la datumojn de la ĉiujardeka Usona Censo (t.e. popolnombrado), kaj ankaŭ aliajn ekonomiajn kaj demografiajn datumojn.[1] Ĝi estas parto de la Usona Departmento de Komerco; la estro ("Direktoro") de la buroo estas politika funkciulo nomita de la prezidento.

Usona Buroo de la Censo
U.S. Census Bureau
emblemo
ŝtata statistika instituto • federacia registara organizaĵo de Usono
Komenco6-a de marto 1902 vd
Geografia situo, 76° 55′ 40″ U (mapo)38.8481685-76.927751538° 50′ 53″ N, 76° 55′ 40″ U (mapo)
Lando(j)Usono vd
SidejoSuitland
SituoKantono Princo Georgo
Adreso4600 Silver Hill Rd, Suitland, MD 20746-2402
Usona Buroo de la Censo (Marilando)
Usona Buroo de la Censo (Marilando)
DEC
Usona Buroo de la Censo
Usona Buroo de la Censo
Lokigo de Marilando en Usono
Map
Usona Buroo de la Censo
Agareo

censo
statistiko
• United States census

RetejoOficiala retejo
vdr
Sigelo de la Usona Buroo de la Censo

La usona Konstitucio (artikolo 1‑a, sekcio 2‑a) postulas ke oni nombru la loĝantaron de Usono minimume ĉiun dekan jaron, ĉefe por decidi kiel distribui la membraron de la Usona Domo de Reprezentantoj (la malsupera ĉambro de la parlamento inter la diversaj subŝtatoj. Nuntempe, ekzemple, estas 50 subŝtatoj kaj 435 reprezentantoj; la laŭsubŝtataj nombroj varias inter 53 por Kalifornio kaj po 1 por Alasko, Delavaro, Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Vermonto, kaj Vajomingo[1]. La distribuado de reprezentantoj ankaŭ influas la enhavon de la Elektista Kolegio, kiu formale elektas la prezidenton kaj vicprezidenton surbaze de la laŭsubŝtataj rezultoj de la voĉdonado novembre de ĉiu kvara jaro.

Krom la distribuado de parlamentaj kaj prezidentelektaj voĉoj, la datumoj kolektataj de la Buroo de la Censo rekte influas la elspezadon de pli ol 400 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare por plej diversaj programoj pri lokaj plibonigoj, publika sano, edukado, kaj transporto.

De la unua censo, en 1790, ĝis 1840, la jardekan censon prizorgis marŝaloj de la juĝaj distriktoj[2]. La Censa Akto de 1840 establis centran oficejon[3], kiu nomiĝis la Censa Oficejo. En 1902, oni movis la provizoran Censan Oficejon sub la Ministerion pri Enlandaj Aferoj; en 1903, oni renomis ĝin la Censa Buroo kaj movis ĝin en la novan Departmento de Komerco kaj Laboro[4].

Leĝo realigita en 1920 aprobis censojn pri fabrikado ĉiun duan jaron kaj pri agrikulturo ĉiun dekan jaroj[5]. En 1954, la diversajn leĝajn aktojn oni kunigis en Titolon 13 de la Usona Kodo, kiu nun estas la jura bazo de la Buroo[6].

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj