Usona Universitato de Parizo

universitato en Parizo, Francio

La Usona Universitato de Parizo (angle The American University of Paris, akronime AUP, france Université américaine de Paris) estas privata (senprofitcela) kaj sendependa akademia institucio situanta en Parizo, Francio .

Usona Universitato de Parizo
universitato
Informoj
fondodato1962
Situo
Geografia situo, 2° 18′ 13″ O (mapo)48.8592.303748° 51′ 32″ N, 2° 18′ 13″ O (mapo)
landoFrancio
urboParizo
Estraro
ĉefestro(j)Sonya Stephens vd
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konsorcio Couperin
• Global Liberal Arts Alliance
• Association of American Colleges and Universities vd
filiita al
• Middle States Association of Colleges and Schools vd
Usona Universitato de Parizo (Parizo)
Usona Universitato de Parizo (Parizo)
DEC
Usona Universitato de Parizo
Usona Universitato de Parizo
Map
Usona Universitato de Parizo
vdr
AUP Quai
Lerneja komunejo Quai d'Orsay

La instrulingvo en la universitato estas la angla, kvankam studentoj devas pruvi scion pri la franca antaŭ diplomiĝo por ricevi la gradon [1]. La universitato havas pli ol 1,100 studentojn reprezentante pli ol 100 naciecojn, kun meza student-al-fakultato-proporcio de dek tri al unu. Universitataj instruistoj reprezentas 21 landojn, el kiuj 71% havas doktorajn diplomojn kaj ĉirkaŭ 70% parolas tri aŭ pli da lingvoj [2].

Historio

La universitato estis establita en 1962 kaj estas konsiderita la plej malnova usona akademia institucio en Eŭropo. Plene rekonita en Usono, ĝi ofertas 14 bakalaŭrajn majorojn kaj 9 bakalaŭrajn gradojn [3].

La universitata kampuso konsistas el ok konstruaĵojn situantajn en la 7-a arondismento, sur la "maldekstra bordo" de la Sejno, ne malproksime al la Eiffel-Turo kaj la Hotelo de la Invalidoj [4]. La universitato specialiĝas pri sociaj sciencoj kaj komunikado kaj ĉirkaŭ 1,000 studentoj studas tie. La gradstudoj en la universitato estas agnoskitaj de la Usona Ministerio pri Edukado [5].

Diplomiĝintaj programoj ĉe la Usona Universitato de Parizo estas transkulturaj, komparaj kaj nuntempaj. Ili kombinas dinamikajn instruplanojn, teoriajn kursojn kaj praktikajn aplikojn de scio. Proksimaj ligoj inter fakultato kaj studentoj permesas al studentoj ĝui rigorajn intelektajn interŝanĝojn kaj tutmondan profesian reton. La dulingva Master of Arts in International Affairs, Conflict Resolution and Civil Society Development allogas studentojn al la universitato kiel rezulto de ĝia elstara fakultato, unikaj dulingvaj ofertoj kaj partnereco kun la Sorbono, unu el la gvidaj edukaj institucioj en Francio. Magistro pri tutmonda komunikado produktas diplomiĝintojn, kiuj estas kaj analizistoj kaj faciligantoj por tutmonda evoluo. La grado baziĝas sur teoria laboro kaj transkultura pedagogio. Studentoj prenas kernkursojn en markatiko kaj identecpolitiko, kultura diverseco kaj la politika ekonomio de tutmonda amaskomunikilaro kiel bazo por specialaj akademiaj kursoj kaj laborrenkontiĝo-bazitaj klasoj.

La universitato aperas en la trilerromano " The Da Vinci Code " de Dan Brown, kiel la loko kie prof. Robert Langdon donas sian prelegon pri semiotiko.

Referencoj

Eksteraj ligiloj