i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Diddi~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 21:22, 1. Maj 2006 (UTC)

Dankon pro via diligenta postlaboro de miaj misaĵoj:) Narvalo 12:02, 18. Maj 2006 (UTC)

Pludirektigoj de paĝoj pri "popolo" al "popola lingvo"

Kara Dieter,baze vi kompreneble pravas, ke pludirektigo de ekz. "Litovo(j)" (etnografio) al "Litova lingvo" (lingvistiko) ne estas perfekta (kvankam ekzemple la paĝo "Slava lingvaro" havas la subtitolon
Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro
Etnografio > Etno > Hindeŭropa familio > Slava Grupo
kaj do celas esti kaj lingvistika kaj etnografia. Tute konsentite, ke estas pli serioze havi artikolojn apartajn kaj pri la popolo kaj la popola lingvo.

Tamen mi pensas, ke, dum artikolo pri la respektiva lingvo/lingvaro ekzistas kaj pri la etnografia flanko de la respektiva temo ankoraŭ mankas, estas pli bone ligi al la lingva/lingvogrupa paĝo kaj difini tian paĝon - kiel en la ekzemplo de "slava lingvaro" - kaj prietna kaj prilingva, ol ke hazarda ligo al la etna paĝo tute finiĝas en neniejo. Mi mem, por kiu la litova estas ĉiutaga familia lingvo, tute interesiĝus pri etna paĝo esperanta pri "Litovo(j)", sed ĉar, kun intensa profesia laboro kaj familio kun du etaj infanoj (ne parolante pri la somera vetero kaj la momente interesaj futbalmatĉoj) ne eblas esti ĉie samtempe en la Interreto ĝenerale aŭ Vikipedio konkrete, io tia ĉe mi devos atendi...

Se vi pensas, ke pludirektigo de paĝo pri etno al paĝo pri ties lingvo malinstigas verki prietnan paĝon kaj tiam forpreni antaŭan pludirektigon, eble "ĝermo" de artikolo pri-etna pli bonas. Al mi ŝajnas, ke facilas anstataŭigi antaŭan pludirektigon per nova artikolo, kaj ke tio ne malinstigas.

Cetere, vi skribas pri "redirektado de nomoj de popoloj aŭ individuoj (litovo/litovoj ktp.) al la lingvo, kiun tiu(j) kutime (sed ne nepre!) parolas". Eble mi iom naivas tiudirekte, sed laŭ mi aparteno al etno jes ja liĝiĝas al lingvo... Se infanoj denaske parolas plurajn etnajn lingvojn, ili laŭ mia kompreno apartenas al pluraj etnoj: "Litovo" parolas la litovan (du-jarulo ne jam perfekte, sed ĉiukaze), "litoviano" loĝas en Litovio aŭ almenaŭ havas litovian pasporton sed ne nepre parolas la ŝtatan lingvon.

SalutasThomasPusch 15:51, 13. Jun 2006 (UTC)

Geografiaj nomoj en Esperanto, el regionoj, kies lingva kaj politika situacio ŝanĝiĝis post 1887

Kara Dieter,

dankon, ke vi atentigis min pri la esperanta vorto "Dnestro" por la koncerna rivero en Ukrainio - mi simple preteratentis la PIV-an mencion pri ĝi, kaj sen esperantigo uzis la ukrainan formon nacilingve laŭ transskribo (kiel oni rekomendus por geografia nomo ne-latin-litera, se ne ekzistas esperanta formo).

Tamen ankaŭ tiu temo estas ne tute senkomplika. Kiam Zamenhofo publikigis Esperanton, vasta parto de orienta Eŭropo, inkluzike ekzemple de plejparto de Ukrainio, estis sub cara rusia regado. La koncerna rivero fluas tra Ukrainio kaj iom tra Moldavio, tute ne tra Rusio kaj ne tra, ni diru, Portugalio. Rusoj kaj portugaloj rajtas havi nomon pri ĝi (kiel germanoj rajtas diri Mailand, Nizza, Lissabon, Themse, Weichsel, Nil...), sed la esperanta nomo prefere ĉerpu el la ukraina aŭ moldava lingvo ol el la rusa aŭ portugala.

Kvankam ankaŭ en Esperanto iuj urbonomoj ŝanĝiĝas laŭ la fluo de la historio - el Sankt-Peterburgo kaj Petrogrado iĝas Leningrado kaj ree Sankt-Peterburgo, Dancigo iĝas Gdankso ktp., klaras ke la presitaj vortaroj ne tiom rapidas kiom la historiaj ŝanĝoj kaj ke oni ne troigu la ludon. Al mi ŝajnas ke en aliaj lingvoj la nomoj de riveroj multe malpli ŝanĝiĝas ol de urboj... Homoj, kiuj laŭ la historia fluo ŝanĝiĝas (el Dancigo porpeliĝas germanoj, alpeliĝas poloj...), loĝas multe pli EN urboj ol SUR rivero - rivero aŭ monto ne bezonas homojn por esti kio ili estas, sed urbo sen homoj nur estas "eks-urbo" aŭ "ruinoj". Tial mi senprobleme konsentas nomi la riveron "Dnestro" laŭ sia PIV-a vorto (eĉ se influita de la eksaj rusaj regantoj).

Sed mi forte subtenas, ke ekzemple urboj ukrainaj aŭ litovaj havu siajn nomojn, ne tiujn altruditajn de la rusaj okupantoj (la Kolonjanoj en okcidenta Germanio ne ĝeniĝas, ke sia esperanta urbonomo estas influita de la latina, ĉar la romia okupo foras 2000 jarojn, sed pri la soveta okupo ĉiu memoras)... Rusa nomo por ukraina urbo iom estas kvazaŭ la germana urbo Chemnitz en nuntempa Esperanto persiste tenus la nomon "Karl-Marks-Urbo". Plej multaj ukrainaj urboj ne vere aperas en esperantaj vortaroj, sola vera problemo estas la urbo Lviv en Ukrainio, kies rusa-esperanta formo Lvovo estas 10-oble pli uzata ol la moderna esperanta formo Lvivo: Fakte mi ne scias pri la plej moderna PIV, sed mia PIV el 1970 skribas, ke "Lvovo" estas "urbo en Sovetio" (kiel Leningrado) - pri tio mi konsentas... la ne-sovetia, ukraina urbo Lviv de 2006 laŭ tiu difino facile povas nomiĝi Lvivo.

Pro mia litov-lingveco mi ankoraŭ havas problemon pri la pligrandparte litovia, malpligrandparte belorusia, rivero "Nemunas" (germane Memel, ruse Neman), kies PIV-a vorto laŭ stato 1970, kiam la rivero estis sovetia, ne-mirige laŭ rusismo estis "Nemano", ne "Nemuno". Vikipedio pri ĝi ne jam havas propran artikolon, sed ekzemple mapo en la vikipedia artikolo "Balta lingvaro" nomas la riveron "Nemuno", kaj ankaŭ krome mi en esperantaj tekstoj (konsentite, ke probable mi legas pli pri Litovio ol pri Belorusio) ĉiam vidis ĝin kun litero "u", neniam rusisme kun "a".

Do, mi ŝovos la paĝon pri "Dnister" al "Dnestro" kaj momente ankoraŭ ne zorgiĝas pri "Nemuno".

Sincere,ThomasPusch 11:08, 15. Jun 2006 (UTC)

Dankon

Dankon pro via atento al miaj multaj eraroj! Roberto 02:37, 4. Jul 2006 (UTC)

Ankaŭ mi dankas pro viaj korektoj! Bea 22:10, 6. Jul 2006 (UTC)

Mi dankas pro la korektoj! Mi estas ankoraŭ komencanto... kaj hontigita... Hannes 13:53, 6. Dec. 2006 (UTC)

Clalia

Kara, mi pensa ke vi iom interesiĝas pri fikcilingvoj. Estas fikcilingvo Clalia pri kiu mi ne sukcesis verki ĉar informoj estas en germana lingvo. Ĉu vi povus legi http://www.johns-treasurecove.de/cove/Clalia.html kaj verki artikoleton pri ĝi?Roberto 03:40, 10. Jul 2006 (UTC)

Dankon kara, mi vere ne povas fari tion, kvankam mi ekstudis vian lingvon, mi preskaŭ forgesis ĉion...Roberto 09:29, 10. Jul 2006 (UTC)

Mi petas vin ne forgesi regule sendi por mi novajn numerojn de Magdeburga Folio per reto. Narvalo 18:52, 12. Jul 2006 (UTC)

Se vi bonvolas, mi ŝatus ke vi kontrolu artikolon filologio. Mi sentas en ĝi erarojn, sed mi ne povis trovi ilin. Dankon Roberto 13:46, 16. Jul 2006 (UTC)

Kara, mi tre dankas. Pri difino de Filologio, tio estas disputebla ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en nacilingvoj. Mi elektis unu skolon, mi pensas ke en tiuj kazoj estas preferinde elekti unu ol perdiĝis per multajn teoriojn, sed tiu estas alia diskuto (kaj alloga diskuto, ĉu ne?) Roberto 17:24, 17. Jul 2006 (UTC)

Fromaĝo

Diddi, paĝo pri fromaĝo ekzistas, vikipediisto:IVLIVS nur kopiis ĝin kaj ĉiujn vortojn en la artikolo fromaĝo li anstataŭis per vomaĵo. Do vomaĵo estas forigenda, sed bedaŭrinde tion ne plu povas fari mi. --Petr Tomasovsky 06:31, 3. Aŭg 2006 (UTC)



Jam mi ne emas skribi pri ĉeĥaj vilaĝoj kaj urboj tiom da informoj kiel antaŭe. Pardonu. Kiel mi vidas aliajn, kiel ili intence ignoras "vikipediumadon" (ili ne skribas kategoriojn, eĉ kiam ili scias pri ili ktp.). Do ankaŭ mi skribos tiujn telegramojn. --Petr Tomasovsky 15:53, 10. Aŭg 2006 (UTC)



Saluton Diddi, ĉu ni donos al la filmo esperantan nomon? Se jes, kia estus titolo de la filmo, ĉu origina aŭ esperanta? --Petr Tomasovsky 07:35, 14. Aŭg 2006 (UTC)

Bonvolu ne koleri, sed la ĉeĥa traduko estas sur, ne en. En la filmo la trezoro fakte troviĝas en kaverno situanta iom super la lago, ĝi ne estas kaŝita en akvoj de la lago. Tial mi uzis sur. --Petr Tomasovsky 09:43, 14. Aŭg 2006 (UTC)
Ĉu vi ne havas ian ideon, kiel nomigi kategorion, en kiu estus aliaj temoj rilataj al "Winnetou"? Tiu kategorio povus esti kunigita kun jam ambaŭ ekzistantaj pri la filmoj de May kaj la aktoroj en filmoj de May. Ĉu sufiĉus simple Kategorio:Winnetou? Kion vi opinias? --Petr Tomasovsky 16:26, 14. Aŭg 2006 (UTC)

Kalifujo / kalifejo

Saluton Diddi, ĉu vi bonvolus klarigi kial vi movis "kalifujon" al "kalifejo"? Laŭ mi, kaj tion mi trovis ankaŭ aliloke, kalifujo estas lando, kalifejo ekzemple palaco. Dankon, -- Bea 16:24, 5. Okt 2006 (UTC)

Diddi, PIV ne povas enhavi vortojn kun ĉiuj sufiksoj, prefiksoj ks. "UJO" estas sufikso signifanta landon (teritorion) de iu aŭ regata de iu. (Kroma signifo estas arbo - pomujo, ĉerizujo...) Komparu kun Hungarujo, episkopujo... --Petr Tomasovsky 17:51, 5. Okt 2006 (UTC)

Koran dankon al vi, Diddi, kaj al Petr pro via atento. Tamen, ĉi-matene mi kontrolis en PIV 2005 en ĝi ja troviĝas jena teksto:

 kalif/o. Regnestro rigardata kiel .... ~eco. Rango k moŝteco de ~o. ~ujo. Lando regnata de ~o.

Sen iu rimarko pri aliaj sufiksoj. Laŭ tio, mi do removos la paĝon, esperante ke vi konsentos. Amike, -- Bea 02:15, 6. Okt 2006 (UTC)

Dankon, Diddi, pro via respondo. Mi multe ŝatas vian intereson por miaj artikoloj kaj ĉiam rigardas viajn korektojn - ja mi faras ankoraŭ ofte erarojn... Koran dankon! -- Bea 16:23, 8. Okt 2006 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)