i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Flinga!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 08:05, 26 apr. 2019 (UTC)

Nov-Kaledonio

Saluton. Mi ĵus vidis vian ŝanĝon de Nov-Kaledonio. Bedaŭrinde la vorto "aprobiĝita" estas gramatike fuŝa. La pasivaj participoj ne eblas ĉe netransitivaj verboj. Kaj verboj kun la sufikso "-iĝ-" estas netransitivaj. Krome mi malfuŝis vian uzon de loĝantaro en la informkesto. Alie la artikolo eterne restus en zorgiga kategorio. Eble vi eĉ ne vidas ĝin, ĉar tia kategorio kutime estas kaŝata. Mi vidas ĝin, ĉar mi alĝustigis ion ĉe miaj Vikiaj preferoj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 31 maj. 2021 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Dankon! Transitiveco kaj netransitiveco ankoraŭ estas malfacilaj aferoj por mi. Kaj mi tute ne vidis tiun kategorion, ĝi estis kaŝita sed mi povas montri vin kun alklako je plus-signo en la kategorioj, mi nun vidis. Mi jam pripensis antaŭe refari tiun frazon hodiaŭ, do mi provis fari tion nun. Cetere, mi ĵus malkovris la artikolon Ouvean, kies nomo ŝajnas esti iom da esperantigo de Ouvéa. Ĝenerale mi pensas ke bonas esti zorgema kun nom-tradukoj, kaj pro tio mi evitas tion, sed kion vi pensas estus la plej bona nomo de tiu artikolo? Amike, flinga (diskuto) 14:09, 1 jun. 2021 (UTC)

Almásháza

Laŭeble ne forigu la migran poŝton, ĉar tio estas nuntempe grava dateno pri la vilaĝo. --Crosstor (diskuto) 06:34, 11 aŭg. 2021 (UTC)

Saluton, Crosstor! Mi tamen ne forigis ĝin, ĝi ankoraŭ troviĝis en ĝenerala sekcio, supre. Mi moviĝis ĝin tie, ĉar mi pensis ke ne vere temas pri historio. Mi ankaŭ trovis tiun aferon kiel interesa koncepto. Amike, flinga (diskuto) 10:11, 11 aŭg. 2021 (UTC)

Ŝanĝo de artikoloj al alidirektiloj

Saluton, Flinga. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis kelkajn artikolojn al alidirektiloj. Kial? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 4 apr. 2022 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Nu, mia penso estas ke ĝi temas pri jaroj kun minimume malmulte (aŭ foje neniu) da konataj informaĵoj, estis praktike tute senenhava kaj pri kiuj eĉ ne (la granda) enwp havas artikolojn pri (krom 800 BC). La lastaj estis kelkaj kun asertoj pri Aaron, kiu ankaŭ ne en la artikolo pri li havis fonton kaj ŝajnas historie neverifiebla. Fakte, ĝi eĉ asertis ke Aaron mortis kaj en 1474 kaj 1274 antaŭ Kristo. Mi tamen haltas se vi malkonsentas. Amike, flinga (diskuto) 13:25, 4 apr. 2022 (UTC)
Povas esti, ke foje jam ie estis diskuto pri tiaj jar-artikoloj. Sed mi ne memoras kiam kaj kie. --Tlustulimu (diskuto) 13:28, 4 apr. 2022 (UTC)
Tlustulimu: Aha, mi komprenas. Eble se oni faru iu pli granda pri tio, meritas diskuton je la diskutejo. Mi trovis alian jaron kun aserto pri Aaron, -1597, kaj du kun asertoj pri Moseo (mi kontrolu iom, sed mi kedas ke ilin ankaŭ ne estas historie kontrolebla, kaj ne havas fonton. Fakte, ĝi asertas ke Moseo estis naskiĝita kaj en -1393 kaj -1273). Mi pensas ke mi por nun alidirektas tiun pri Aaron, kaj haltas kun alidirektoj de jarartikoloj (mmi pensas ke mi ankaŭ eble jam alidirektis la plejmulton de la vakuaj). Kion vi pensas pri la artikoloj kiuj nur mencias naskiĝo de Moseo? Kion fari (marki kun mankas fonto, forigi la asertojn, ktp)? Amike, flinga (diskuto) 14:21, 4 apr. 2022 (UTC)
Hm. Pri bibliaj aferoj mi ne povas helpi enhave, ĉar mi ne havas biblion. Krome mi estas denaska ateisto. Do, prefere pri tio okupiĝu aliaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:34, 4 apr. 2022 (UTC)

Björn Collinder

Certe prof. Collinder meritas propran artikolon esperantlingve. Se vi ŝanĝas mencion en ĝermolisto al propra artikololeto, ne forgesu aldoni informkeston, ĉi-tie informkesto homo, kiu prenas, se iuj aliaj jam plenigis inforomojn en vikidatumoj, tiujn informojn de tie kaj per minimuma forto aldonas decan informkvanton al la artikolo. Mi jen, farinte, konstatis ke vikidatumoj ne jam menciis lian esperantistecon kaj jen aldonis tiun fakton al vikidatumoj - kvankam mi konscias ke la eksteraj referencaj pruvoj pri tiu aserto estas malfortaj ... EdE fakte nur mencias la patron kaj supozigas ke oni parolis ankaŭ esperante en la familio. Sed mi ne dubas ke ankaŭ la restaj informoj en la esperantlingva artikolo ne estas mensogoj (kial oni venus al ideo kaj penus inventi mensogon pri radio-diskutado antaŭ preskaŭ 90 jaroj, kiun neniu nuntempa vikipediisto povis aŭskulti, ĉar tio signifus esti aktiva vikipediisto de signife pli ol 100 jaroj...). Do, se vi uzinte informkeston sentas mankon pri informoj en vikidatumoj, ne hezitu ankaŭ tie plenigi truojn. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 08:12, 9 nov. 2022 (UTC)

PS: Cetere en la sveda artikolo pri li mi jen ankoraŭ trovis tute firman referencon pri lia esperantisteco de 1960, tial la aserto fidinde pruvatas.

Saluton Thomas, kaj dankon pro via mesaĝo! Estas bonaj konsiloj, mi pensas. Mi planis kaj planas pli prilabori la artikolon, hm, baldaŭ aŭ iam. :) Mi tiam estus aldonita informkeston, sed nun mi ankaŭ pli facile vidos kiel mi tion farus. Ĝi aspektas bone nun, cetere.
Jes, ni povas fidi tiujn informojn pri Collinder ĝenerale mi pensas – tiu pri la radiodiskuto ankaŭ estas menciita en la EdE:a artikolo pri Svedujo, laŭmemore, kaj, ankaŭ laŭmemore, li tradukis ion al Esperanto (eble mi mismemoras tion, tamen).
Pri la temo de la ĝermolisto, mi pripensis polurigi ĝin kaj simple formi sekcio de ĝi, pri agemaj/multe aktivaj esperantistoj pri kiu malmulte estas skribita, en svedaj esperantistoj. Tiel ĝi iĝus parto de kutima artikolo, kaj ne duon-malneta artikolo. Kion vi pensas pri tio?
Amike, flinga (diskuto) 14:42, 9 nov. 2022 (UTC)
Hm, principe oni povas fari ĉion, sed via propono tre ŝanĝas la econ de la origina listo (relative teda), tiel ke nun ĝi povus iĝi plia konstruejo apud la ĝermolisto de svedaj esperantistoj, la veraj artikoloj (kiuj estas la celo), kaj krome la ĝenerala superrigardo Esperanto-movado en Svedio (paĝo kiu cetere jam fariĝas tre longa). La principe plej dezirinda vojo estas simple havi tro etajn informerojn pri unuopaj homoj en la ĝermolisto, kaj laŭeble elporti la informojn iam al vera artikolo, kiel nun laŭdinde okazis pri la artikolo pri Björn Collinder.
Cetere: Tute plaĉas al mi via pluredakto en la artikolo Björn Collinder. Kial vi ne metis internajn ligilojn al la artikoloj Otto Manninen kaj Akseli Gallen-Kallela? Se artikoloj ekzistas, eblas grandanime ligi ilin de aliaj paĝoj - ankaŭ ĉar la vikipediaj statistikoj kalkulas kiom forte diversaj paĝoj interligiĝas, sed sendepende de tio simple saĝas fari tiel por helpi la leganto plu informiĝi. ThomasPusch (diskuto) 14:31, 25 nov. 2022 (UTC)

Ruĝaj ligiloj

Alia temo: Vi aldonis ruĝajn ligilojn pri tri provincestroj al la paĝo pri Västra Götalands län - pri Lars Bäckström, Anders Danielsson kaj Sten Tolgfors. Se mi komparas la paĝon kun tiuj de aliaj svedaj provincoj, kiuj ĉiuj ĝis nun ne aktualiĝis ekde almenaŭ 2011, kaj preskaŭ ĉiuj tial en la informkestoj havis ne plu aktualajn provincestrojn, mi dubas ĉu "iu ajn nekonata redaktanto" rapide aperos kaj kreos tiujn tri nun mankajn biografiojn. Ĉu vi mem planas fari tion? Se jes, estas tute en ordo: faru. Sed se ne, ankaŭ permeseblas kaj en kazo de dubo pli bonas, anstataŭe skribi Lars Bäckström, Anders Danielsson kaj Sten Tolgfors. Mi ĝojus se pri ĉiuj svediaj komunumoj ekaperus paĝoj en Esperanto, sed pri unuopaj vilaĝoj en tiuj komunumoj kaj pri unuopaj regionaj politikistoj ne nepre prioritate devas ekesti artikoloj en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 25 nov. 2022 (UTC)

PS: Vidu ekzemple en la paĝo Örebro län kiel mi nun solvis la problemon de rapide malaktualiĝantaj nombroj de loĝantoj kaj provincestroj. Tiu truko ĉi tie tre bone funkcias, kaj la paĝo tiom longe aktualos, kiom ankoraŭ ekzistos vikidatumoj, redaktata de la vikipedianoj el ĉiuj lingvoj. TP

(Mi komencis respondi antaŭ via aldono de la titolo, do respondo al ankaŭ la supera temo.) Mi devas iom pripensi viajn demandojn kaj mian respondon, tamen mi komencu respondi nun, minimume. Pri Manninen kaj Gallen-Kallela mi samopinias, mi kredeble maltrafis (?) ke artikoloj ekzistis, aŭ simple nur maltrafis aldoni la ligilojn (mi ne scias pri tiuj personoj, ankaŭ, do eble mi ne certis kiom bonkonata ili estas).
Mi kaj samopinias kaj malsamopinias pri la vilaĝoj kaj la provincestroj. Unue, mi supozas ke mi eble ne aldonus la nomojn se ne antaŭe ekzistis malnova menciita provincestro. Mi pensas ke la solvo ne mencii estas lerta, kaj mi foje uzis tion ankaŭ, laŭmemore (okej, mi ŝajne miskomprenis vian proponon, sed tio ĉiuokaze estas ebleco 🙂). Mi pensas ankaŭ ke se oni havas informon kiel "en 2022, la provincestro estis NN", aŭ minimume "en 2022, la popolo nombris 7800", tio malpli problemas – la lasta bone funkcias, miaopinie. Ankaŭ eblas preni kaj nomoj kaj numeroj rekte de Vikidatumoj – ne tute senriska, sed interesa solvo mi pensas (datumoj nur devas esti ĝisdatigitaj unuloke), kaj miaimprese Abstract Wikipedia estas projekto kiu signifas ke tiaj solvoj baldaŭ iĝos pli komunuma. (Tio estis kion vi suĝestis, ankaŭ, mi malkovris poste 🙂 Kaj bonege, nun mi trovis kiel kaj rondi nombrojn kaj trovi la jaro de la popol-datumo, dankon! Mi serĉis tion antaŭe.) Do, mi klare povas eviti aldoni tiajn nomojn.
Pri la ligiloj: Provincestro estas altranga oficio, kaj la menciatiaj ankaŭ havis aliajn altrangajn oficiojn. Do mi pensas ke ili principe estas notindaj, kaj same mi nur ĝenerale pensas pri setlejoj kun pli ol eble 200 aŭ 500 loĝantoj, tutmonde – tamen la lasta iom nur pro habito de svwp kaj ete de enwp. Mi samtempe konsentas ke bonas je malgranda Vikipedio prioritati. Ĉiuokaze, mia metodo estas aldoni ligilojn se notebleco sencas, kaj pro tio mi ligis la provincestrojn kaj la vilaĝojn. Mi tamen ne protestus se la komunumo volas ke ni ne ligu al vilaĝoj (sen artikoloj) sub 1000 loĝantoj, ekze. La profito de mencii la vilaĝojn estas ke minimume ekzistas mencio de lokoj ĉi tie (en kiu ekze personoj en la artikoloj povas esti naskiĝita, ktp), se iu serĉas aŭ iu tiel.
(Mi cetere ne certas ĉu estro estas la plej taŭga titolo, ĉar ekzistas esistraro en kiu la landshövding ne apartenas, tamen la LH kunorganizas la laboro/verkado de la ŝtato kun la verkado de la provinco, kaj simbole reprezentas la provinco, iu tiel.)
Do, mi preferus 'ligili' ekze notindajn altrangajn politikistojn kaj setlejoj super ia popolnombro, tamen mi povas eviti se vi aŭ la komunumo malsamopinias pri tion. Amike, flinga (diskuto) 16:23, 25 nov. 2022 (UTC)
Mi forgezis sed poste ekmemoris: mi unue pensis ke eble oni povus intertempe alidirekti vilaĝaj nomoj al komunumo-artikoloj, sed mi hesitis kaj ne faris. Mi pensas ke eble malbonas se uzantoj ne vidas ke la setlej-artikoloj ja mankas. Mi ne certas. Sed tio estas alia kialo por la unuaj ruĝaj setlejo-ligiloj, minimume. [Mi forgezis signiigi, flinga (diskuto) 18:43, 25 nov. 2022 (UTC)]
Certe oni faru artikolojn komencante ĉe pli ĝeneralaj temoj, kaj se ili ekzistas, povas avanci al pli detalaj. Tial mi unue zorgis pri la modernaj provincoj de Svedio, kaj nun temas pri la komunumoj. Vi scias kiom da komunumoj de Svedio estas, tio jam estas sufiĉe granda tasko. Laŭ mi estas plene en ordo, se iu urbeto aŭ vilaĝo de Svedio menciatas en iu biografia artikolo, meti ligilon al nomo de la urbeto aŭ vilaĝo kaj alidirektigi tiun ligilon al koncerna komunumo - nur ke por tio teksto pri la komunumo jam devos ekzisti! Alternativo, same bona, en biografio estus skribi "naskiĝis en vilaĝo Ikso de komunumo Karlskoga", sen ruĝa ligilo de vilaĝo Ikso. Pri la urbo Karlskoga nun lukse jam estas dua artikolo, krom tiu pri la komunumo, sed mi por la momento rezignus pri ĉiuj urboj kiuj ne jam havas artikolon, koncentriĝus pri la pli vastaj komunumoj, kaj pensas ke iom poste oni povos pensi pri kreado de vilaĝoj kaj urbetoj kun pli ol proksimume 10 000 loĝantoj (mia nombro ne estus 200...).
Kompreneble mi ne pensas nur pri Svedio: ekzemple pri Madagaskaro tute mankas la artikoloj de plej multaj provincoj, ankaŭ pri multaj el la 45 plej grandaj urbaj komunumoj de la lando, kaj ekzemple la manka artikolo pri Toliara rilatas al urbego de pli ol 170 000 loĝantoj, do ne temas pri vilaĝeto! Kaj en la esperanta vikipedio ankaŭ estas biografiaj artikoloj pri madagaskaranoj, kiuj same bezonas ligilojn al partoj de la lando kiel biografiaj artikoloj pri svedoj. Do, kompreneble ĉiu artikolo pri vilaĝo bonvenas, sed prioritato devas esti la tekstoj pri provincoj kaj iliaj ĉefurboj, kaj poste la komunumoj de la lando. Mi ankaŭ ŝatas artikolojn pri la ŝtataj prezidantoj, sed se en provinco la provincestr(in)oj sanĝiĝas plurfoje en jardeko, tiam laŭ mi en teksto pri la provinco sufiĉas indiki la nomon de nun aktuala provincestr(in)o, eventuale ankoraŭ ties antaŭuloj, sed sen ruĝa ligilo. Tial mi demandis, ĉu vi emas krei artikoletojn pri la tri provincestroj en Västra Götalands län - se jes, kompreneble la tekstoj bonvenas, sed se ne, ili ne ekstreme mankos al esperantisto en Madagaskaro.
Vi vidas ke mi dum la pasintaj tagoj kreis 24 pliajn tekstojn pri la komunumoj de Västra Götalands län, kiel mi antaŭe jam kreis samecajn tekstojn pri la komunumoj de Örebro län. Tiajn tekstojn pri svedaj komunumoj, kiujn mi aldonis, oni povas tre elegante kaj rapide krei helpe de vikidatumoj. Simple endas enkopii skeman tekston, atenti ke la informoj pri la historia(j) provinc(j) ĝustas, ne nur pri la modernaj, poste ligi la tuton al alilingva teksto samtema, kaj en tria paŝo ankoraŭ en vikidatumoj noti la nomon ankaŭ e-lingve, kaj aldoni e-lingvan priskribon pri "komunumop en Svedio". Se hazarde moderna kaj tradicia provincoj koincidas, tian paĝokreon eĉ povus fari roboto, kvankam iam la e-lingvaj vikipedianoj decidis ne pli voli kreojn de novaj artikoloj per roboto. Sed la aldonojn en vikidatumoj ĉiukaze devos fari homo, kaj kiam moderna kaj tradicia(j) provinc(j) ne koincidas, kiel en Västra Götalands län, tiam ĉiukaze roboto ne povus blinde meti novajn tekstojn. Mi mem tamen neniel povos fari multajn pliaj el tiuj novaj tekstoj pri komunumoj, kaj fakte volus tre alvoki vin ankaŭ krei tiajn bazajn tekstojn. ThomasPusch (diskuto) 09:44, 1 dec. 2022 (UTC)
Cetere: Limigo de enpreno de nomoj de provincestroj el vikidatumoj estas, ke vikidatumoj nur notas ilin, se estas aparta vikidatuma ero pri ili. Tion ankaŭ eblas fari, se en neniu lingvo ekzistas artikolo pri la temulo, sed krei tian vikidatuman eron estas relative pena laboro, tial ne ĉiam jam estas tiaj eroj. Pri la modernaj provincoj de Svedio vikidatumoj jam havas la informojn, sed pri komunumoj, kaj ankoraŭ pli detale pri urboj, urbetoj kaj vilaĝoj la informoj en vikidatumoj cetere neniam kompletos. ThomasPusch (diskuto) 10:00, 1 dec. 2022 (UTC)
Nu, mi antaŭ iaj semajnoj skribis kelkajn artikolojn pri svedaj setlejoj kiu estas sidejoj por komunumo (kiel kompromisa solvo, en kiu la setlej-artikolo ankaŭ enhavas informon pri la komunumo). Mia ideo estis komenci kun la sidejoj en Norrbottens län. Ofte ni nek havas artikolon pri la sidejo, nek pri la komunumo, kaj en tiuj kazoj mi pensis ke sufiĉas por nun kun artikolo pri la sidejo (kun bazaj informoj pri la komunumo). Mi eble skribos pli tiaj artikoloj, sed mi ne promesu se ĝi simple ne okazos (plej bone do nur fari sen promeso 🙂).
Se mi komprenas ĝuste, vi opinias ke ligilojn al artikoloj kiu ne estos kreanta baldaŭ ne estu ligita, ĉu? Mia vidpunkto estas ke ĉiu 'notinda' afero estu ligita (sendepende de kiam aŭ ĉu ili estos kreita), tamen ne-notindaj aferoj ne estu. Mi kredas ke mi en la aliaj artikoloj ne menciis estraruloj, kaj do ne ligilis (la kialo nur estis ke jam ekzistis tia nomo en la artikolo). Mi tamen povas eviti krei ruĝajn ligilojn, sed mi preferus se mi povus krei al la plej klare notindaj temoj.
La ruĝaj ligiloj en la regiona artikolo potenciale estis komenco de kreado de alidirektiloj, sed mi iom denove pripensis pri ĝin. Mi povas forigi tiuj, kaj la aliaj.
La hesito pri krei alidirektiloj por setlejoj estis ke oni do ne vidas la mankon, kaj tio ne instigas kontribuadon kaj partoprenadon de legantoj.
Amike, flinga (diskuto) 21:09, 2 dec. 2022 (UTC)

Mi rekomencas maldekstre. Mi nur volis aldoni por nun, ke por la diskuto kaj kooperacio, mi ne aldonos ruĝaj ligiloj al setlejoj sub 10&nbsp000 loĝantoj kaj (ne) al provincestroj.

Mi ankaŭ dankas por la konciletoj kaj priskriboj de verkado-metodo, tio povas utili (mi ekzemple eble ne pripensis aldoni "komunumo X" en Vikidatumoj), kaj bonvenas la artikolojn kiujn vi kreis pri la komunumoj (sed ne sentu vin premita faru tion, verkado ĉi tie ne estu devo).

Cetere, teorie devus esti ebla preni la historia(j)n provinco(j)n/la "praprovinco(j)n" de Vikidatumoj per roboto ankaŭ (ekze la roboto trovu la nomojn tie, traduku laŭ en-robota listo, aldonu al la artikolo). Tamen, mi ne mem povas konstrui tion (sen multe da laboro, eble), do tio estas parenteza komento. Cetere cetere, la "pra-provincoj" de moderna provinco ne necese estas komence havendan informon, ankaŭ. flinga (diskuto) 16:59, 3 dec. 2022 (UTC)

Streketoj kaj strekoj

Saluton flinga! Mi vidis vian redakton. Bedaŭrinde via bonintenca redakto grave damaĝis la artikolon. Vi – eble vole, eble nevole – amase anstataŭis streketon "-" (bindestreck) per "–" (tankstreck), eĉ en retadresoj, ŝablonoj kaj kategorioj, kio malfunkciigis tiujn. Mi proponas malfari la tutan redakton (per la ligilo "Malfari"), kaj poste, singarde kaj detale, refari unuopajn ŝanĝojn kiel dezirate. - Sincere, Moldur (diskuto) 12:21, 11 dec. 2022 (UTC)

P.S. Pri Róbert Bárány: Laŭ germana Vp, li ricevis la Nobel-premion por 1914, sed ĝi estis aljuĝita al li nur en 1915 (legu tie) kaj en 1916 transdonita. - Moldur (diskuto) 12:29, 11 dec. 2022 (UTC)
Moldur: Ho, ve, dankon por la atentigo! Mi kredas ke mi nun solvis la problemojn, la intenco estis nur ŝanĝi tiujn inter la jarojn. Mi evitis la streketojn en la ŝablono, minimume. 🙂
Pri Bárány mi vidis tion, sed aliaj listoj simple menciis 1914 kaj do mi uzis tion numeron. Ni povas aldoni klarigon se bezonata, kompreneble, kaj ĝi devas esti menciita iel en lia artikolo, minimume.
Fakte iom strangis laŭmemore en la fontoj. SBL skribis ke li estis en rusia malliberejo majo–decembro 1915, kaj minimume aliaj fontoj skribis ke li sciigis pri la 1914-a premio estante en malliberejo. Aŭ li estis en alia malliberejo tiam, aŭ li ricevis la informon multe malfrue (nu, ja estis milito), aŭ li pro la milito kaj ia servo kiel medikisto en fortreso simple ne povis veturi al Stokholmo eĉ se ne en malliberejo.
Cetere, pliaj kompikaĵoj: un artikolo en SBL skribas "sanitetsofficer", alia "läkare vid X", kie X ŝajne estis fortreso, kaj svwp origine skribis "civilläkare" – laŭmemore mi vidis ĉe via uzantpaĝo ke vi regas la svedan – mi ŝanĝis la lastan. Nu, mi eble legos plu pri tion. 🙂 flinga (diskuto) 19:38, 11 dec. 2022 (UTC)
flinga: Se mi bone komprenas la fonton tie: En 1914 oni ne elektis iun premiiton. Nur la jaron poste, en 1915, oni en Stokholmo elektis premiiton por 1914 - nome Bárány, kiu en ĝuste tiu jaro 1915 venis en militkaptitecon. Do, la premio estis "por 1914", sed nur aljuĝita al li en 1915 kiam li ja estis kaptito, kaj fine transdonita al li en 1916, post kiam Holmgren kaj princo Karlo sukcesis liberigi lin. (Komparu Olga Tokarczuk kiu en 2019 ricevis la premion por 2018, post la skandalo pri "kulturprofilen".)
La precizan signifon de "civilläkare" mi ne scias – ia speco de kuracisto ĉiuokaze. Kaj pri "sanitetsofficer" mi divenas ke tio estas iu armea kuracisto. Do, "kuracisto" almenaŭ ne estas erara, kvankam ne tre preciza. - Moldur (diskuto) 20:56, 11 dec. 2022 (UTC)

Peto kunvoĉdoni

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:24, 21 sep. 2023 (UTC)

ThomasPusch: Mi pripensu, dankon! 🙂 Cetere, "svedano" iom estis vortludo, aŭ provo esprimi en kiu lando mi loĝas pli ol iaspeca etno (tamen, skribite en 2016). svedi- pli bonus, mi nun pensas, kaj eble ulo. Nu, mi ne realdonu. Amike, flinga (diskuto) 23:15, 25 sep. 2023 (UTC)
"Svedano" ne trafas tion kion vi volis esprimi. Se vi nepre volas tian vorton, "svediano", do membro de la ŝtato Svedio, pli bonas ol "svediulo", do "iusenca homo kiu iu-rilare rilatas al Svedio" (heee???). Ankaŭ "svediano" aspektas tre malofta vorto, sed ne malĝustus diri ke Bertil Wennergren estas svedo kaj germaniano, kaj post kiam ili alvenis en Stokholmo, Ĵomart kaj Nataŝa estis svedianoj, sed ankoraŭ ne svedoj. Sed intertempe, post tiom da jaroj, mi jam konsiderus ilin svedoj, kaj estas la risko ke vorto "svediano" povas havi malestiman kromguston "esti malsufiĉe integrigita eksterlandano en Svedio". Sed mi supozas, se vi mem volas nomi vin tiel, ke tia kromgusto ĉe vi ne estas. Cetere la voĉdono jam estas finita, vi ne pli bezonas pripensi pri ĝi. 11 voĉoj sufiĉis, kaj ne estas problemo ne ne ĉiuj kiujn mi alskribis kiel vi povis rapide reagi (mi alskribis entute 15 uzantojn, ne estis amasa cirkulero). ThomasPusch (diskuto) 23:43, 25 sep. 2023 (UTC)
ThomasPusch: Dankon, Thomas! 🙂 Haha, jes, do pli bone "svediano", mi nur pensis ke ano.. sentis iom kiel mi aliĝis klubon, nu, ne gravas. Vi pravas pri la ebla kromgusto, tion mi ne pripensis. Mi pensis ke mi iel volis emfazi ke ni ne (nun, kaj ne antaŭe) estas nur svedlingvanoj en Svedio, kaj iom tro pripensis "Svedio" – "la sveda" – "svedo". Bone pri la roboto, mi pensas! Sencas havi tiun helpon (kaj mi unue ne trovis la voĉdonon, sed nun trovis!). Kaj por pli rapida respondo, mi pensas ke "nur iom taksas la lago" devas esti "nur iom ĝenas la legadon", fakte. Mi tamen ankaŭ komentu tie, sed mi ne faru tion nun (multe malfruas ĉi tie). Dankon pro via komento! 🙂 Amike, flinga (diskuto) 00:31, 26 sep. 2023 (UTC)
Jes, efektive vi aliĝis al la klubo de civitanoj de Svedio. Nur ke vi probable ne memoras tion, ĉar la aliĝo okazis kiam viaj gepatroj anoncis vian naskiĝon en la urbodomo, kaj oni registris vin kiel novan civitanon. Sed vi vere apartenas al la "klubo de civitanoj"... ThomasPusch (diskuto) 09:52, 26 sep. 2023 (UTC)
Nu, jes, prave! flinga (diskuto) 20:19, 26 sep. 2023 (UTC)

Pri lastatempa kontribuo de mi, kaj aliaj

Pri [1]:

Kani: Nu, mi akceptas kaj respektas viajn vidpunktojn ke oni povas voli havi la mallongigon en la artikolo, kaj ke mi faras gramatikajn kaj vortajn erarojn, kaj, en miaj vortoj, ne temis pri multe substanca redakto. Sed mi trovas vian kritikon iom severa, pli multe ol necese. Mi ankaŭ pensas ke pluraj aferoj ne tute ĝustas en ĝi.

  • Mi ne vere estas komencanto, tamen mia uzantpaĝo ne estas ĝistadigita. Mi kredis ke ĝi ankoraŭ montris "laste redaktita 2016", sed ĝi estis ŝanĝita intertempe de alia uzanto kaj mi ne tion memoris. Oni ja povas argumenti ke oni ne havu ne aktualajn datumojn ĉe la uzantopaĝo, sed mi tamen ne tion pripensis. (Mi do eklernis Esperanton antaŭ plurajn jarojn, periode intense uzis la lingvon, periode ne uzis, kaj studis aliajn intertempe.)
  • "fakte se vi rigardas vian diskutpaĝon, vi vidos, ke en ĝi estas nur avertoj de pluraj vikipediistoj, ke jam avertis vin prie" – la mesaĝojn ĉi tie parte temas pri lingvaj eraroj, sed ankaŭ pluraj pri aliaj aferoj (kaj mi kredas ke mi ĝenerale akceptis aliajn vidpunktojn kaj provis adapti mian redaktadon laŭ ili).
  • "vi multe eraras en via redaktado, ekzemple en tiu ĉi mesaĝo" – krom la mesaĝo, ĉu vi ofte vidis erarojn en miaj redaktoj? Tio do gravas, se vere estas multe, kaj do ĝenas aliajn redaktistojn (kaj legantojn).

Mi ja volas kaj provas kontribui al kvaliton ĉe Esperanta Vikipedio, kaj bedaŭrinde krei artikolojn eble ne taŭgas kiel tasko por mi (mi tamen eble iam povus fari). En tio, ankaŭ gravas la vidpunktoj de aliaj redaktistoj, por ke mi ne faru aferojn kiuj la plejmulto malsamopinias pri. Amike, flinga (diskuto) 23:15, 25 sep. 2023 (UTC)