Oleandro

Mi volis nur lasi ligilojn por facile iri de unu al alia. Fakuloj povas uzi tion por klarigi la aferon.--kani (diskuto) 21:22, 13 apr. 2020 (UTC)

Saluton, mi komprenas, kaj nun vi faris la aferon pli bone. Sed antaŭe, oni povus pensi ke tiu oleandro (Oleandra) estis tiu de angiospermoj (Nerium). Tio estis erariga. Dankon pro la korekto. Verŝajne mi provos pli detale klarigi tiun aferon poste, kiam mi atingos apocinacojn. --HaleBopp (diskuto) 05:36, 14 apr. 2020 (UTC)

Poacoj

Saluton. Vikipediisto Nosmetana kreis artikolon Desmostaĉjo por Desmostachya. Mi vidis, ke en Poacoj vi havas desmostakiao: Tro rapide mi alinomigis tion, sed poste vidis, ke nur hieraŭ vi aldonis tiun liston. Nun mi ne povas alinomi Desmostaĉjo al Desmostakiao aŭ eble pli bone por solvi la aferon al Desmostakio. Ĉu vi deziras decidi? Krome Desmostaĉjo iom misĝustas kun falsa sufikso -ĉjo.--kani (diskuto) 09:27, 12 maj. 2020 (UTC)

Saluton! Le afero ne estas tre grava. Ni facile povos aranĝi tion, sed mi volas ke ni interkonsentu antaŭe. Ekzistas la alia genro fonetike proksima Desmostachys el Icacinaceae. La Esperanta termino desmostakio estu rezervita al tiu genro, ĉar en PIV oni trovas Stachys > stakio, Nardostachys > nardostakio (por la greka στάχυς, υος (latine stachys, yos) (= spiko). Do, por la genro Desmostachya (el poacoj), oni trovu alian terminon por eviti konflikton. "Desmostakiao" estas bona solvo, aŭ ankaŭ "desmostaĥio", aŭ ankoraŭ "desmostaĉjo", aŭ eble pli simple "desmostaĉio", kaj aliaj... Estas aliaj genroj kie aperas tiaj konfliktoj (Gymnostachys / Gymnostachyum kaj por ili mi proponis "gimnostakio" / "gimnostakiumo". Do por esti kohera kun tiu logiko, mi proponas (kaj preferas) "desmostakiao". Do vi estas afable invititaj voĉdoni por via preferata termino! Mi atendas viajn respondojn.--HaleBopp (diskuto) 11:38, 12 maj. 2020 (UTC)
Sen reago, kaj post pripensado, mi fine elektis la terminon "desmostaĥio", ĉar la litero ĥ estas etimologie alternativa translitero de la greka χ. Tio evitos la malagrablajn 3 sinsekvajn vokalojn de desmostakiao aŭ la bizaran finaĵon de desmostaĉjo.

Ornamita fruktokolombo

Saluton. Mi ne deziras starigi redaktobatalon, ĉar mi komprenas la tialon de la alinomigo, sed mi tute malkonsentas kun tio. Estas du tialoj por ke ornata estus preferata al ornamita: unue ornata estas pli proksima al la latina scienca nomo kio estas dezirinda ĉe nomoj de vivuloj; due ornami estas transitiva verbo, do ornamita signifas, ke iu ornamis la kolombon, kio ja okazas se mi desegnas aŭ skulptas kolombon kaj poste ornamas ĝin ekzemple tutkolore. Ĉiuokaze "ornama" evitus la transitivecon. Krome mi, kiel aŭtoro de la artikolo estas facile kontaktebla. Pri la aliaj "ornamita" mi silentu. Kaj mi ripetas, ne meritas la penon batali. Dankon.--kani (diskuto) 15:32, 16 aŭg. 2020 (UTC)

Saluton. Ankaŭ mi ne volas interbatali nek detrui vian laboron. Mi simple pensis ke ornata estis tajperaro, kaj ke vi konfuzis la verbon ornami kun la verbo orni (kiu ne ekzistas kompreneble). Mi komprenas viajn argumentojn. Jen miaj: unue pri la etimologio. La latina ornatus, a, um ja estas pasiva participo de la verbo orno, kiu signifas ornami. Do la plej laŭlitera traduko estas "ornamita", kvankam, mi konsentas, neniu krom la naturo ornamis la birdon. La latina senco estas "kvazaŭ iu ornamis la birdon per farboj". Cetere la naciaj lingvoj ankaŭ uzas pasivan formon (Tilopo adornado occidental, pomba-fruta-ornada, Tortora beccafrutta ornata, Ptilope orné...). Eble la vorto "ornamiĝinta" estus pli logika, sed ĝi estas vere peza. La vorto "ornama" estus bona ideo, kaj BioLib.cz uzas ĝin. Tamen ĝi signifas "rilata al ornamo", kiel ornama arbo kiun oni plantas por ornami ĝardenon. Sed tiu birdo ne estas bela por ornami, sed bela kvazaŭ iu ornamis ĝin per farboj. Do "ornama" ne estas tiom laŭlitera kiom "ornamita". Ĉiuokaze, la esperanta vorto "ornata" estas malĝusta, ĉar unue la verbo "orni" ne ekzistas, kaj due "ornato" estas religia vesto kiu tute ne rilatas ĉi-tie. Do se vi preferas la vorton "ornama" mi ŝanĝon la aferon al ĝi, sed mi ne povas agnoski la esperantan "ornata". Mi jam pretas amike diskuti. Dankon pro via atento.--HaleBopp (diskuto) 16:38, 16 aŭg. 2020 (UTC)
Mi plu pripensas. Mi legas en PIV (punkto) "ruĝa floro punktita per nigraĵoj" "nigre punktita plumaro", neniu metis punktojn sur la floro aŭ la plumaro, tamen la senco tute logikas. La birdo estas ornamita de belaj koloroj > belaj koloroj ornamas la birdon. La pasiva formo ne estas stulta, ĉu? Tamen, vi pravas, "ornama" eble estus pli interesa ol "ornamita" ĉar ĝi estas pli mallonga. Tio kio ĝenas min estas ke la vorto "ornama" ĝenerale signifas "kiu ornas" (ornama planto), kaj tio ne valoras tie. Sed oni povas imagi "ornama" kiel "kiu prezentas ornamojn" kiel "stria" signifas "kiu prezentas striojn". Do fine mi volonte agnoskas la vorton "ornama". Mi lasas vin decidi kiun vi preferas kaj ŝanĝos la aferon laŭ via volo (sed perfavore, ne "ornata"). Amike.--HaleBopp (diskuto) 17:52, 16 aŭg. 2020 (UTC)
Estas tialoj por ĉio. Ornamita ne estas malbona solvo, same ornama, sed ne meritas la penon plu cerbumi, do lasu tion.--kani (diskuto) 20:21, 17 aŭg. 2020 (UTC)

Araba-israela konflikto

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:32, 22 nov. 2020 (UTC)

Saluton. La paĝo pri la baloto indikas: "La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin." Ŝajne la artikolo jam estis elektita kiel elstara, ĉu ne?--HaleBopp (diskuto) 22:55, 22 nov. 2020 (UTC)
Jes, vi pravas, mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:38, 22 nov. 2020 (UTC)