i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ignorantia Nescia!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 08:18, 13 Sep. 2015 (UTC)

Dankon, mi deziras la saman. Ignorantia Nescia (diskuto) 10:06, 13 Sep. 2015 (UTC)

Skota Konservisma Partio

Saluton. Kio signifas devoluon? Vi uzis foje tiun vorton, kiun mi tute nek konas nek trovas.--kani (diskuto) 19:34, 10 Nov. 2015 (UTC)

Saluton. Mi ne certas ke ĝi estas kutima en la Esperanto, do eble ĝi ne estas ĝusta. Mi tradukas la anglan vorton devolution tiel. Ĝi estas la ideo ke landoj en Britio kiel Skotlando, Kimrio kaj Norda Irlando devus havi siajn proprajn registarojn kaj parlamentojn/asembleojn kun siaj propraj rajtoj, sed la nacia registaro povas elpreni tiujn rajton sen la konsento de tiuj parlamentoj aŭ registaroj. Devolution estas pli unueca ol federacio. Ignorantia Nescia (diskuto) 20:09, 10 Nov. 2015 (UTC)
Mi uzus simple malcentrigo (fakte ĝi estas uzata en tiu senco) aŭ duarange discentrigo. Ĉefa malcentrigo, malcentrismo, malcentremo estas iom uzataj en la historio de kelkaj landoj.--kani (diskuto) 21:39, 10 Nov. 2015 (UTC)
Bone, mi uzos tion. Kaj dankon. Ignorantia Nescia (diskuto) 21:49, 10 Nov. 2015 (UTC)

Aliĝo al traduka konkurso

Saluton Ignorantia Nescia! Vi en Novembro tradukis iun artikolon per la traduka helpilo EnhavTradukado kaj vi do povas partopreni la Tradukan konkurson. Sufiĉas, ke vi tuj aliĝu ĉe Vikipedio:Konkurso/2015/Konkursantoj kaj vi povos gajni valorajn premiojn. Ĉiuokaze rapidu, la konkurso fermiĝos la 30an de Novembro je 23:59 UTC. --KuboF (diskuto) 23:01, 29 Nov. 2015 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

(Sorry to write in English)

Aldoni lingvon ĉe ŝablono DiskutejoBonvenoLingvoj

Saluton. Mi absolute ne scias pri kio vi parolas nek kiel mi povas rajtigi.--kani (diskuto) 19:26, 26 feb. 2017 (UTC)

@Kani: Ŝajnas al mi ke tio estas la ŝablono uzata ĉi tie. Tie ankoraŭ mankas la nederlanda.
Ĉi tio estas la traduko de la enkonduko al la nederlanda:
==nl==
'''Nederlands''': Welkom op de discussiepagina van de Esperanto-talige Wikipedia! Dit is een overlegpagina voor degenen die (nog) geen Esperanto kunnen spreken. Als u een vraag heeft voor de Esperanto-talige gemeenschap of u een belangrijke mededeling voor ons heeft, voelt u zich dan alstublieft vrij om een bericht achter te laten op deze pagina. [https:https://www.search.com.vn/wiki/index.php?lang=eo&q=Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto&action=edit&section=new&uselang=nl Klik op deze link] om een nieuw bericht toe te voegen.
Ignorantia Nescia (diskuto) 21:54, 26 feb. 2017 (UTC)

Intervikioj

Saluton! Kreante artikolojn, ne forgesu aldoni intervikiojn. Sen tio ili malfacile serĉeblos kaj uzeblos. Sukceson! RG72 (diskuto) 03:12, 11 okt. 2019 (UTC)

Ho, kiel oni aldonas ilin? Mi ne scias tion. Ignorantia Nescia (diskuto) 20:38, 11 okt. 2019 (UTC)