Rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |}

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 10:59, 6 dec. 2020 (UTC)

Esperanto kaj la estonteco de Eŭropo

Se vi volas antaŭenpuŝi nian lingvon en Eŭropa Unio, bonvolu apogi tiun por-esperantan proponon kadre de la EU-Konferenco pri la estonteco de Eŭropo:

The EU needs improved language learning

Propono de Seán Ó Riain, kun pli ol 600 apogantoj (la plej sukcesa propono en la konferenca platformo je 2021-12-17).
https://futureu.europa.eu/processes/Education/f/36/proposals/23893

Pliaj informoj pri la kampanjo por Esperanto kadre de la EU-Konferenco (kaj pliaj proponoj) troviĝas en la vikipaĝo de UEA/EEU.

Komisiono von der Leyen

@KlausLeith:Saluton Klaus!Ne dankinde! Estas mia plezuro se mia laboro utilas al aliaj.

Bonvolu noti jenon:Por diskuti kun mi, ne uzu la paĝon Diskuto:Martin Weichert. Tiu estas por diskutoj pri la artikolo pri mi. Por diskutoj kun mi uzu la paĝon Uzanto-Diskuto:Moldur.- Sincere salutas Moldur (diskuto) 06:58, 18 maj. 2021 (UTC)

Dankon, Moldur! Mi fuŝis, sed mi promesas ne ripeti :-) --KlausLeith (diskuto) 10:55, 19 maj. 2021 (UTC)

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

Kara KlausLeith, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)

Baloto pri Eŭropa Parlamento

Saluton KlausLeith,
Dankon pro via voĉdono pri Eŭropa Unio. Via voĉdono pri Eŭropa Parlamento same ĝojigus min!
Amike, --Baba79 (diskuto) 12:56, 16 nov. 2021 (UTC)

@Baba79 Dankon pro la atentigo! Farita. Amike, KlausLeith (diskuto) 13:10, 16 nov. 2021 (UTC)

Pluaj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:58, 16 dec. 2021 (UTC)

Pluaj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:39, 6 jan. 2022 (UTC)

Januaraj legindaj artikoloj

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:51, 11 jan. 2022 (UTC)