i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pauchjo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 10:07, 10 Dec. 2015 (UTC)

Pri Lanti

Mi dezirus kunlabori sed mi ne bone komprenas la teknikan parton. Krome mi estas tro okupita.--kani (diskuto) 13:03, 26 jan. 2020 (UTC)

@Kani:Mi komprenas. Kiam ci havos pli da tempo, mi tiam povas ekspliki kion fari. La tasko estas tre facila, kaj esence temas pri legi kaj konfirmi la antaŭajn provlegadojn. Pauchjo (diskuto) 22:48, 27 jan. 2020 (UTC)

Ĵiĵeko, liaj ŝercoj

Audun Mortensen's book Žižek's Jokes: (Did You Hear the One about Hegel and Negation?), a 2014 compilation of Slavoj Žižek jokes, en en:Bibliotek, ĉu eble ankaŭ en la anglalingva Vikipedio estas eraro? Eble strangaj minoritataj publikaĵoj ebligas konfuzon. La artikolo Bibliotek mencias precize la saman titolon kiel vi. Pri verko pri Slavoj Žižek kun nur unu ekzemplero... oni devas pridubi, kaj poste 300 ĉu kun la sama titolo? Mi prifajfas pri mia aldono, sed eble vi devus certigi pri la afero.--kani (diskuto) 22:48, 6 feb. 2020 (UTC)

Krome ĉu estas allingva versio de la artikolo?--kani (diskuto) 22:49, 6 feb. 2020 (UTC)--kani (diskuto) 22:49, 6 feb. 2020 (UTC)
Strange. Ne ekzistas alilingva artikolo pri la libro, kaj klarigo pri la konfuzo inter la du libroj estus taŭga enhavo por la paĝo. Pauchjo (diskuto) 22:54, 6 feb. 2020 (UTC)
Ne estas strange. Ankaŭ la artikolo pri la falsa aŭtoro estas nur en la angla kaj en la norvega, liaj du lingvoj. Tio aspektas blufo profite de la famo de Slavoj.--kani (diskuto) 09:26, 7 feb. 2020 (UTC)
Eble «kurioze» estis la ĝusta vorto. Cia hipotezo ŝajnas probabla. Mi korektos la anglan paĝon. La sinjoro estis kompilinto, ne la aŭtoro. Konfuzo venas el tio ke li aŭtoris unu libron kaj kompilis la alian. Pauchjo (diskuto) 09:50, 7 feb. 2020 (UTC)

Ricevulo

Saluton Pauchjo! Dum reviziado mi konstatis, ke vi alinomis artikolon Kaptulo al Ricevulo. Tamen, la vorto "kaptulo" ankoraŭ plurfoje aperas en tiu artikolo. Ĉar mi nenion scias pri tiu sporto, mi ne volis fari mem neoportunan ŝanĝon, ne sciante ĉu ili estas sinonimaj aŭ ne. --Dominik (diskuto) 03:38, 7 feb. 2020 (UTC)

Same pri artikolo Lanĉulo: mi ne scias ĉu "lanĉero" en la teksto validas, aŭ ĉu devus esti "lanĉulo" anstataŭe. --Dominik (diskuto) 03:49, 7 feb. 2020 (UTC)
Dankon pro la atentigo! Pauchjo (diskuto) 07:48, 7 feb. 2020 (UTC)

Flugpilkado

Saluton Pauchjo! Mi malaprobis la lastan ŝanĝon en artikolo "Flugpilkado", tial ke mankis kampo "kien" en ŝablono {{alinomigu}} - sen tiu kampo oni ne scias kiun alian nomon vi proponas por la artikolo. --Dominik (diskuto) 05:00, 18 feb. 2020 (UTC)

Finfine, mi trovis en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, ke vi celas la nomon "Volejbalo" - mi korektis la almetitan de vi ŝablonon en artikolo "Flugpilkado". --Dominik (diskuto) 08:25, 18 feb. 2020 (UTC)

Dankon! Pauchjo (diskuto) 08:46, 18 feb. 2020 (UTC)

We sent you an e-mail

Hello Pauchjo,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)