i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Yurij Karcev!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 10:26, 9 Mar. 2014 (UTC)

Revizianto

Saluton, Yurij. Mi ĵus vidis per [1], ke vi plenumas jam la kondiĉojn por fariĝi revizianto. Vi povas peti la statuson sur la paĝo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj. Ĉar mi estas burokrato, mi poste povos doni ĝin al vi. --Tlustulimu (diskuto) 20:03, 6 Apr. 2014 (UTC)

Dankon, petita. Ĉe ni jam estas la 7-a de aprilo, tial mi skribis ĝin. Yurij Karcev (diskuto) 20:24, 6 Apr. 2014 (UTC)
 Farite Mi metis piednotojn al Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj pro la malsama dato. Ĉi tie ankoraŭ estas la 6-a de aprilo, sed nur 59 minutojn. :-) --Tlustulimu (diskuto) 21:01, 6 Apr. 2014 (UTC)
Dankon! Tuj mi rerigardos miajn kontribuojn por revizii. Yurij Karcev (diskuto) 21:08, 6 Apr. 2014 (UTC)

Saluton Yurij! Mi vidis ke vi estas redaktanta artikolon Maslenico - ĉu vi spektis la filmon La Barbiro de Siberio? En ĝi estas fama sceno pri Maslenico. --Dominik (diskuto) 04:38, 27 Sep. 2015 (UTC)

Ne, mi ne spektis la filmon. Ĵus mi spektis la scenon. Nu, estas tro kinematografieca, kun multaj ŝablonoj pri Rusio - vodko, ursoj, pugnobatalo... Tamen nepre menciindas en la artikolo. Dankon pro via sugesto. Yurij Karcev (diskuto) 06:00, 28 Sep. 2015 (UTC)

Lastaj sekcioj en artikoloj

Saluton Yurij! En via uzantopaĝo mi trovis skemon de listigo de artikolaj sekcioj laŭ la rusa Vikipedio. Ankaŭ en la Esperanta Vikipedio estas iuj kutimoj, priskribitaj en Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Lastaj sekcioj. Foje aperas duboj pri lingva ĝusteco de unuopaj titoloj, sed tiu ĉi versio estas plej norma kaj rekomendata. --KuboF (diskuto) 13:26, 26 Okt. 2015 (UTC)

Aha, bone, ial mi ne trovis tiun informon siatempe, tial prenis ellaboritan rusan skemon. Dankon, @KuboF:, mi uzos ĝin kaj refaros lastajn ŝanĝojn. Yurij Karcev (diskuto) 16:04, 26 Okt. 2015 (UTC)

Traduka konkurso

Bonvenon, Yurij, al la traduka konkurso! Tamen, mi rimarkis, ke lastafoje vi tradukis artikolon per EnhavTradukado en Septembro, kio ne alkalkuliĝas al la konkurso. Vi ĉiuokaze estas tre bonvena, sed ĉu vi volas ankoraŭ hodiaŭ publikigi tradukon? Ĉi-noktomeze la konkurso finiĝas. Bonŝancon! --KuboF (diskuto) 20:02, 30 Nov. 2015 (UTC)

Jes, mi havas ankoraŭ kelkajn minutojn laŭ mia tempo! Yurij Karcev (diskuto) 20:41, 30 Nov. 2015 (UTC)
Sukcesis! Yurij Karcev (diskuto) 20:58, 30 Nov. 2015 (UTC)
Bonege! Bonŝancon! --KuboF (diskuto) 21:30, 30 Nov. 2015 (UTC)

Projekto:VikiPrintempo COE 2019

Saluton Yurij! Mi trairis viajn artikolojn en VikiPrintempo 2019 kaj mi kalkulis, ke vi havas nun 8 poentojn. Por ricevi premion vi tamen bezonas akiri almenaŭ 10 poentojn. Ankoraŭ estas kelkaj tagoj kaj por vi sufiĉas (por almenaŭ trairi la bazan sojlon, sed fina vico dependos de kvanto de konkursantoj kaj iliaj poentoj) aldoni pliajn 2 artikolojn en Vikipedio aŭ alternative 1 artikolojn en Vikivojaĝo. Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:01, 29 maj. 2019 (UTC)

Dankon, KuboF Hromoslav! Espereble mi havos tempon morgaŭ! Yurij Karcev (diskuto) 19:12, 30 maj. 2019 (UTC)

Administra baloto

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:59, 3 jun. 2019 (UTC)

Legindaj artikoloj

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:55, 24 aŭg. 2019 (UTC)

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo

Saluton Yurij Karcev! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj

Kara, Yurij Karcev, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)

Invitation to Rejoin the Healthcare Translation Task Force

You have been a medical translators within Wikipedia. We have recently relaunched our efforts and invite you to join the new process. Let me know if you have questions. Best Doc James (talk · contribs · email) 12:34, 13 August 2023 (UTC)