Vachel Lindsay

usona poeto

Nicholas Vachel LINDSAY (/ˈveɪtʃəl ˈlɪnzi/; 10a de novembro, 1879 – 5a de decembro, 1931) estis usona poeto. Li estis konsiderata fondinto de la moderna kantopoezio ("singing poetry"), kiel li mem referencis ĝin, en kiu versoj devas esti kantitaj aŭ deklamitaj.

Vachel Lindsay
Persona informo
Nicholas Vachel Lindsay
Naskiĝo10-an de novembro 1879 (1879-11-10)
en Springfield
Morto5-an de decembro 1931 (1931-12-05) (52-jaraĝa)
en Springfield
Mortis prosinmortigo vd
Mortis pertoksiĝo vd
Lingvojusona anglaangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materSchool of the Art Institute of Chicago • Hiram College vd
Familio
PatroVachel Thomas Lindsay vd
Edz(in)oElizabeth Connor vd
InfanojSusan Lindsay • Nicholas Cave Lindsay vd
Profesio
Okupoverkisto • poeto • pentristo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li rezignis la karieron de medicino, intencitan de la gepatroj, por studi pentrarton, unue en Ĉikago kaj poste en Novjorko. Tiuj artostudoj probable kondukis lin al aprezo de la nova arta formo de silenta kinarto.[1] Lia libro de 1915 nome The Art of the Moving Picture estas ĝenerale konsiderata la unua libro pri kinkritiko, ekzemple laŭ la kritikisto Stanley Kauffmann, kiu studas Lindsay en For the Love of Movies: The Story of American Film Criticism.

Malkiel la plej pure intelektulaj samtempuloj, la poeto deklamis siajn verkojn de sur scenejo, komplete per la ekstravagancaj gestoj de karnavala ĉarlatano kaj malnovtempa predikisto, el la komenco deklarante sin mem produkto de tio kion li terminis 'Plej Alta Vodevilo' (Higher Vaudeville).

La granda diktatoro kaj la historio de la metaforo de kinarta Esperanto

Dum la UK 2019 kadre de Internacia Kongresa Universitato doktorino Alessandra Madella prelegis pri Esperanto kiel metaforo en la kunteksto de la salto farita de Charlie Chaplin el la muta al la sonkino.[2] Tiu salto okazis pere de "La granda diktatoro". Multaj esperantistoj konsideris la aperigon de la esperantlingvaj reklamaĵoj kiel montro de simpatio al la internacia lingvo. Sed doktorino Madella montras tute alian komplementan kaj pli ambician rigardon kaj klarigon pri tiu eksterordinara uzado de Esperanto.[3] Tiun skriban uzon de Esperanto Madella rilatigas al la prifilma studo de Vachel Lindsay nome The Art of the Moving Picture (1915), kie oni komparas la filmojn de D.W. Griffith kun la egiptaj hieroglifoj en la senco ke ambaŭ estis universale komprenataj en momento kiam la usona kinindustrio estis konkeranta la mondon, dum la eŭropaj landoj estis enkotigitaj en la Unua Mondmilito kaj amaso da neanglalingvaj parolantaj enmigrintoj estis alvenintaj al Usono.[3]

Notoj