Valdesalor
Valdesalor (signife Valo de la rivero Salor) estas submunicipo de la urbo de Cáceres, Hispanio, kreita laŭ la planoj de koloniigo de post la duono de la 20a jarcento simila al tiu kiu funkciis en la apuda Provinco de Badajoz en 1963. Ĝi situas sude de la urbo kaj ĉe la nacia ŝoseo N-630 kaj la aŭtoŝoseo A-66, kiuj ligas nordon kaj sudon de la okcidento de Hispanio, nome Ruta de la Plata. Estas ankaŭ fervoja stacio je 5 km. Krome la linio 4 de urba buso de Cáceres haltas tie kvinfoje tage.
Valdesalor | |||
---|---|---|---|
minor local entity of Spain • vilaĝo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 6° 21′ U (mapo)39.378055555556-6.3477777777778 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdesalor [+] | |||
La populacio estas de 597 loĝantoj, 298 viroj kaj 299 virinoj (2008).
Plej proksima interesaĵo estas akvorezervejo farita ĉe la rivero Salor, kio estas celo de fiŝkaptistoj kaj someraj banantoj. Krome pilgrimantoj trapasas la lokon kiam ili faras la piediradon laŭ la Jakoba Vojo. Ĉirkaŭe estas monumentoj de romia deveno, restaĵoj de romia ŝtonŝoseo ktp.