Valizo

formo de pakaĵo

Valizo estas vojaĝa pakumo, rigida, proksimume paralelepipeda, malfermiĝanta en du partojn, ŝlosebla, kun anso, mane portebla aŭ rule trenebla de unu homo. Ĝi povas esti leda, plasta, tolkovrita, metala (t.n. militista). Tre malpeza valizo estas nomata aviadila valizo.

Ordinara valizo
Rulebla valizo

Historio

La valizoj aperis meze de la 19ª jc. Antaŭe la ĉefaj vojaĝaj pakumojestas sakoj aŭ kofroj. En la jaroj 1850-aj la franco Louis Vuitton kreissintezon, kiu estis rigida preskaŭ kiel kofro (tenis sian formon, tielke la enpakitaj vestoj ne taŭziĝis, la objektoj rompiĝemaj nedifektiĝis), kaj aliflanke, estis malpeza kaj malmultekosta kielvojaĝa sako. Krome, la plata formo de orta paralelipipedo (kontrastekun la ofte rondetaj kovriloj de la kofroj) ebligis kompaktan aranĝonde la pakaĵaro.

Sekve de tio en la dua duono de la 19ª jc la valizoj iom post iom forpuŝis la malnovajn vojaĝajn kofrojn.

La valizoj en Esperanto

La Fundamento de Esperanto celis precipe la tiutempajn realaĵojn, tial ĝi jam entenas la vorton valizo, kaj ignoras la jam arkaikiĝintan kofron. Ankaŭ en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1] aperas la proverbo:

 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. 

Vidu ankaŭ

Referenco