Valmadrid

municipo en Zaragozo

Valmadrid [balmaDRID] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Valmadrid
municipality of Aragon

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50138
Demografio
Loĝantaro126  (2023) [+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 0° 53′ U (mapo)41.4434021-0.8844837 [+]
Alto536 m [+]
Areo50,56749 km² (50 56. 749 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Valmadrid (Provinco Zaragozo)
Valmadrid (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Valmadrid
Valmadrid (Hispanio)
Valmadrid (Hispanio)
DEC
Situo de Valmadrid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valmadrid [+]
vdr

Geografio

Valmadrid estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Belĉita Kampo nordokcidente de tiuj de La Puebla de Albortón. La loĝloko estas je 30 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 536 msm. Ĝi estas tute inter La Puebla de Albortón sude kaj Zaragozo norde laŭ loka ŝoseo CV-624. Survoje norde estas domaro Torrecilla de Valmadrid (signife tureto).

Historio

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en apuda Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valmadrid kie oni malaltiĝis el 333 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 98 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al apuda grandurbo Zaragozo.

Aktualo

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Referencoj