Vangelis

greka muzikisto

Vangelis, propranome Evangelos Odysseas Papathanassiou (Ευάγγελος Οδυσσέας Παπαθανασίου, naskiĝis la 29-an de marto 1943 en Agria, Grekio, mortis la 17-an de majo 2022), estis fama instrumentisto kaj muzika komponisto de greka deveno. Li apartenas al la pioniroj de la elektronika popmuziko, sed lia kreado intervenas en pli da muzikaj stiloj.

Vangelis
Vangelis en Grekio
Vangelis en Grekio
Bazaj informoj
NaskonomoEvangelos Odysseas Papathanassiou
Naskiĝo29-an de marto 1943 (1943-03-29)
en Agria, Dosiero:Sen valoro Hellenic State
Morto17-an de majo 2022 (2022-05-17) (79-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo,  Francio
DevenoGrekio Grekio
Ĝenrojelektronika muziko, Instrumenta muziko, filma muziko, progresiva roko, Klasika muziko, New Age
Profesiokomponisto, muzikisto,
InstrumentojPiano, sintezilo, Klavarinstrumento, Korg PS-3300, Hammond organo, basgitaro, Drumo, Frapinstrumento
Aktivaj jaroj1961 - nuntempo
EldonintoRCA Records
Atlantic Records
Sony Music
Warner Bros. Records
Polydor
Parencaj
temoj
Aphrodite's Child
Jon & Vangelis
Milva
Irene Papas
Demis Roussos
Kitaro
Persona informo
NaskonomoΕυάγγελος Οδυσσέας Παπαθανασίου
Aliaj nomojVangelis • Βαγγέλης
TomboTombejo Père-Lachaise
Lingvojmoderna grekafrancaanglagreka
ŜtatanecoGrekio
Alma materAthens School of Fine Arts • Lycée Léonin
Okupo
Okupofilmkomponisto • klavaristo • muzikproduktistokomponisto • pentristo
VerkojMythodea
Chariots of Fire
1492: Conquest of Paradise
Blade Runner
666
vdr

Kariero

Komence de la 60-aj jaroj Vangelis estis ano de la greka muzika grupo The Forminx. En 1968 li foriris el Grekio kaj en Parizo li fondis kune kun Demis Roussos kaj Loukas Sideras, siaj samlandanoj, la grupon Aphrodite's Child, kies kreado portis sin en signo de progresiva rokmuziko. En 1972 la grupo disfalis, sed Vangelis ankaŭ pli poste kunlaboris kun Roussos.

Vangelis komencis sian soloan karieron per kompono de muziko por filmoj reĝisoritaj de Frederic Rossif. Li alligis ankaŭ mallarĝajn kontaktojn kun kantisto Jon Anderson (el la muzika grupo Yes).

Vangelis poste transŝoviĝis en Londonon, kie li fondis propran surdiskigan studion Nemo. En 1975 li surdiskigis ĉi tie sian unuan konatan albumon Heaven and Hell. En 1982 la muziko de Vangelis por la filmo Chariots of Fire akiris Oskaron.

Kunlaborante kun la reĝisoro Ridley Scott li komponis la saman jaron muzikon por la fama sciencfikcia filmo Blade Runner. La sukcesan kunlaboradon Vangelis poste ripetis en la jaro 1992, kiam li kreis muzikon por la filmo 1492: Conquest of Paradise.

Diskaro

  • Sex Power (1970)
  • Hypothesis (1971)
  • The Dragon (1971)
  • Fais Que Ton Rêve Soit Plus Long Que La Nuit (1972)
  • Earth (1973)
  • L'Apocalypse des Animaux (1973)
  • Heaven and Hell (1975)
  • The Vangelis Radio Special (1976)
  • La Fête Sauvage (1976)
  • Albedo 0.39 (1976)
  • Ignacio (1977)
  • Spiral (1977)
  • Beaubourg (1978)
  • The Best of Vangelis (1978)
  • Opéra Sauvage (1979)
  • China (1979)
  • Odes (1979) – kunlaboris Irene Papas
  • See You Later (1980)
  • Short Stories (1980) – kunlaboris Jon Anderson
  • Chariots of Fire (1981)
  • The Friends of Mr. Cairo (1981) – kunlaboris Jon Anderson
  • To the Unknown Man (1982)
  • Private Collection (1983) – kunlaboris Jon Anderson
  • Antarctica (1983)
  • Soil Festivities (1984)
  • The Best of Jon & Vangelis (1984) – kunlaboris Jon Anderson
  • Magic Moments (1985)
  • Mask (1985)
  • Invisible Connections (1985)
  • Rhapsodies (1986) – kunlaboris Irene Papas
  • Cosmos (1986)
  • Direct (1988)
  • Themes (1989)
  • The City (1990)
  • Page of Life (1991) – kunlaboris Jon Anderson
  • 1492: Conquest of Paradise (1992) –
  • Blade Runner (1994)
  • Chronicles (1994) – kunlaboris Jon Anderson
  • Mundo Magico De Vangelis (1995)
  • Voices (1995)
  • Foros Timis Ston Greco (1995)
  • Oceanic (1996)
  • Portraits (So Long Ago So Clear) (1996)
  • El Greco (1998)
  • Reprise 1990–1999 (2000)
  • Mythodea (2001)
  • Odyssey: The Definitive Collection (2003)
  • Ithaca (2004)
  • Alexander (2004)

Vidu ankaŭ