Variablo (programlingva)

En komputado variablo estas programa objekto kiu havas nomon kaj valoron, kiun lastan la programo povas atingadi kaj ŝanĝadi. Variablo estas speco de esprimo; nur variablo povas esti valorizato en valorizo aŭ fakta parametro ĉe pasigo per referenco.

Ekzemploj pri variabloj

En Paskalo variabloj povas havi jenajn formojn:

 i      {simpla nomo de variablo} A[i+1] {indichava variablo} z.re   {kampatingo} p↑     {referencato}

Karakterizaĵoj de variablo

Variablon en Paskalo karakterizas jenaj ecoj: