Varmega telefonlineo

(Alidirektita el Varma telefonlineo)

VarmegaRuĝa telefonlineo [1] (angle hotline) estas komunika lineo por aŭtomate transdoni telefonvokon al antaŭdifinita celloko sen la bezono de plia ago fare de la uzanto krom preni la telefonon. Ekzemplo de tio estas telefono, kiu aŭtomate konektas al kriz-servoj kiam la telefono estas prenita. Ĉar neniu plia ago estas postulata de la uzanto, ruĝa lineo aparato ne inkluzivas ciferdiskon aŭ ian klavaron.

Tipa ne-ciferdiska ruĝa telefono uzata por telefonlineoj. Tiu ĉi estas apogilo kiu estas elmontrita en la Jimmy Carter eksprezidenta Biblioteko kaj Muzeo, reprezentante la Moskvan-Vaŝingtonan telefonlineon.

Ruĝa lineo por krizoj

Ruĝa lineo en sia origina signifo ne permesas alvokoj esti faritaj krom por antaŭfiksitaj cellokoj. Tamen, en pruntita uzo la esprimo rilatas al servocentroj kiuj povas esti vokataj per elektita telefonnumero. Aparte, ĝi rilatas al krizcentroj kiuj estas pretaj je la dispono servi 24 horojn tage, kiel ekzemple la polica krizcentro aŭ krizlineoj por malhelpi sinmortigojn.

Ruĝa lineo inter landoj

Sovetunio - Usono

La plej fama ruĝa lineo inter landoj estas tiu kiu konektas la ŝtatestroj en Moskvo kaj Vaŝingtono, konata kiel la "ruĝa telefono", kvankam telefonoj neniam estis uzitaj sur tiu lineo. La interkonsento por establi la rektan lineon estis subskribita la 20-an de junio 1963 pro la kuba misila krizo kaj ĝi ekfunkciis la 30-an de aŭgusto de tiu jaro. Ĝi uzis teleprintilan teknologion, kiu poste estis anstataŭigita per fakso kaj poste per retpoŝto.

Usono - Unuiĝinta Reĝlando

Dum Dua Mondmilito, ekzistis ruĝa lineo inter 10 Downing Street kaj la bunkro en la militĉambroj de la kabineto kaj la Blanka Domo en Washington. Inter 1943 kaj 1946 ĉi tiu lineo estis sekurigita per la unua voĉa ĉifrada maŝino nomita SIGSALY.

Sovetunio - Ĉina Popola Respubliko

Ruĝa lineo inter Moskvo kaj Pekino estis uzata dum la landlima konfrontiĝo inter la du landoj en 1969, sed ĉinoj rifuzis rusajn pacintertraktadojn kaj fortranĉis la komunikadlineon. Post kiam la repaciĝo inter la antaŭaj malamikoj estis atingita, la lineo estis revivigita en 1996 [2].

Sovetunio - Francio

Dum la vizito de Charles de Gaulle al Sovetunio en 1966, li anoncis la starigon de ruĝa lineo inter Moskvo kaj Parizo. La lineo estis ĝisdatigita de faksilo al rapida faksmaŝino en 1989.

Sovetunio - Unuiĝinta Reĝlando

Ruĝa lineo inter Londono kaj Moskvo estis establita post traktato de amikeco inter la du landoj en 1992. Ĝisdatigo de ĉi tiu lineo estis anoncita dum la vizito de Ŝtata Sekretario pri Eksteraj Aferoj kaj CIS William Hague al Moskvo en 2011.

Barato - Pakistano

En aŭgusto 2005, Barato kaj Pakistano konsentis establi ruĝan lineon inter la Eksterlandaj Ministerioj de Islamabado kaj Nov-Delhio por eviti miskomprenojn kiuj povus konduki al nuklea milito [3] [4].

Usono - Ĉinio

Usono kaj Ĉinio establis defendan ruĝan lineon en 2008 sed malofte uzis ĝin en kriz-okazoj [5].

Ĉinio - Barato

Ĉinio kaj Barato anoncis la starigon de ruĝa lineo inter la ministroj pri eksteraj aferoj de siaj landoj, emfazante ilian engaĝiĝon al plifortigo de ligoj kaj "konstruado de reciproka konfido" [6]. En aŭgusto 2015 la lineo ankoraŭ ne funkciis [7]

Ĉinio - Japanio

En februaro 2013, la disputo pri la Sankaku Insuloj revivigis la intencon establi ruĝan lineon, la afero estis interkonsentita sed pro pliigitaj streĉitecoj ne realiĝis [8]

Sud-Koreio - Nord-Koreio

La Ruĝa lineo inter Seulo kaj Pjongjango estis establita la 18an de aŭgusto 1972 kaj estos mastrumada fare de la Ruĝa Kruco. Nord-Koreio nuligis la lineon la 11-an de marto 2013, kiel parto de altiĝantaj streĉitecoj sur la Korea Duoninsulo. Nord-Koreio remalfermis la lineon la 7-an de junio 2013. [9]

Usono - Barato

En aŭgusto 2015, ruĝa lineo ekfunkciis inter Vaŝingtono kaj Nov-Delhio. La decido konstrui la lineon estis farita dum la vizito de Barack Obama al Hindio en januaro 2015. Tio estas la unua lineo inter la Ĉefministro de Hindio kaj iuj ajn Ŝtatestro [7] (la aliaj ruĝaj lineoj de Hindio estas inter eksteraj ministerioj).

Referencoj