Retpoŝto

Retpoŝto, retletero, retmesaĝoe-poŝto (mallongigo de elektronika poŝto, el angla e-mail[1][2]) estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn).

La heliko, deviga signo en retmesaĝoj.

Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP. Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro traktis tekston nur en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte. En Esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Kelkaj fruaj retpoŝtaj sistemoj postulis, ke kaj la sendanto kaj la ricevonto estu ene de interreto samtempe, same kiel por Tujmesaĝilo. Nuntempaj retpoŝtaj sistemoj estas bazitaj sur modelo de stokado kaj sendado. Tiele serviloj ricevas, akceptas, resendas, liveras, kaj stokadas mesaĝojn. Nek la uzantoj nek ties komputiloj estas postulitaj esti en reto samtempe; ili bezonas esti konektitaj nur dum mallonge, tipe por eniri en la servilo, nur tiom longe kiom necesas por sendi aŭ ricevi mesaĝojn.Historie, la termino elektronika poŝto estis uzata ĝenerale por ajn elektronika dokumento transmitita. Por ekzemplo, kelkaj verkistoj en la komenco de la 1970-aj jaroj uzis tiun terminon por aludi al transmitado de dokumentoj pere de faksiloj.[3][4] Kiel rezulto, malfacilas trovi la unuan citaĵon por la uzado de tiu termino kun la pli specifa signifo kiun ĝi havas nuntempe.

Terminologio

Kapo de elektronika poŝto.

Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn leterkesto, poŝtkestopoŝtujo por tio.

Proponoj (angle: inbox kaj outbox):

  • ricevujo kaj senditujo
  • enpoŝtujo kaj elpoŝtujo

Retadresoj

Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata.Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn.Ĉi tiuj adresoj estas:

  • Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
  • Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
  • Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy

Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.

Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.

Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, nome ĉiajn tipojn de dosieroj, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.[5] Tamen tre ofte estas limigoj al troa grando de ligitaj dosieroj.[6][7]

@

Signalo de la strato "Arroba" (en hispana lingvo @), en la Scienca Teknologia Parko de la Universitato de Alcalá.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo @.

La signo @ estas simbola mallongigoligaturo por la latina vorto ad (ĉe), historie ofte uzata en anglalingvaj landoj por la samsignifa angla vorto at, kiu donis ankaŭ la anglan nomon de la simbolo. Ĝia formala angla nomo commercial at ("komerca ĉe") devenas el komerca uzo en anglalingvaj fakturoj kun la signifo "po", ekz. "7 widgets @ £2 ea. = £14" ("7 umoj po 2 pundoj egalas 14 pundojn").

Ĝia Esperanta nomo "heliko" devenas de la simileco kun konkohava heliko. La alternativa nomo ĉe estas rekta traduko el la angla/latina, kaj de tempo al tempo uzatas kun la signifo "ĉe" en poŝtelefona lingvo, sloganoj k.s., ekzemple E@I.

Ĝia nuntempa plej ofta uzo estas en ret-poŝto, elektronika adreso, kiel ekz. en sinjoroxy@mondo.net.[8] Legu: sinjoro xy ĉe mondo punkto net. Uzadon de tiu ĉi simbolo en elektronika poŝto enkondukis Ray Tomlinson en la jaro 1972.[9] Fakte la unua retadreso de la historio tiel kiel oni konas ilin nuntempe estis jena: tomlinson@bbn-tenexa.

Por multaj homoj la karaktro @ iĝis simbolo por la tuta Interreto, dum fakte ĝi havas aliajn uzojn en interretaj kaj elketronikaj medioj, krom apartaj utilecoj ekstre la komputila agadosfero.

Ceteraĵoj

Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.

Funkciado

Sendado

Se la uzanto deziras, ĝi povas stoki la senditajn mesaĝojn kiujn ĝi estis sendinta, jen aŭtomate jen nur ĉe la celitaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj restos stokitaj en aparta dosierujo ene de la komputilo de la uzanto aŭ ene de la uzantokonto en la poŝtoservilo.

Ricevado

Kiam uzanto ricevas mesaĝon de retpoŝto videblas en la enirejo resumon de tiu jene:

  • Sendinto (aŭ El: aŭ From: -en angla-): tiu informo indikas tiun kiu sendas la mesaĝon. Povas aperi jen la nomon aŭ kaŝnomon de la persono aŭ ento kiu sendas. Se la sendinto de la mesaĝo ne estis programinta sian programon aŭ retpoŝtan servilon tiucele aperos nur ties retadreso.
  • Afero: en tiu informofaketo videblas la temo pri kiu temas la mesaĝo (aŭ tio kion la sendinto deziras). Se la sendinto tajpis nenion en tiu faketo, ĝi povas aperi malplena faketo aŭ teksto informanta, ke ne estas indikita afero. Por eviti tion kelkaj serviloj avertas sendantojn en tiaj okazoj por ke oni plenigu la faketon, se tion tiu deziras, ĝuste antaŭ la sendo.
    • Se la mesaĝo estas respondo, la afero kutime startas per RE: aŭ Re: (mallongigo de respondi aŭ "reply" -en angla-, sekvita de du punktoj). Tamen depende de la deveno de la mesaĝo povas aperi An: (de la germana antwort), Sv: (de la sveda svar), ktp.
    • Kiam la mesaĝo devenas kiel resendo la afero kutime startas per RV: (mallongigo de resendi) aŭ Fwd: (de la angla forward), kaj foje ĝi startas per Rm: (mallongigo de resendi en kelkaj lingvoj)
  • Dato: tiu faketo indikas kiam oni sendis la mesaĝon aŭ kiam ĝi alvenis al la enirejo de la ricevanto. Povas esti du apartaj faketoj tiukadre, nome unu por indiki kaj la daton kaj la horon de sendado de la mesaĝo kaj alia por indiki la momenton de la ricevon.

La ricevitaj mesaĝoj ne ankoraŭ legitaj kutime montras nigrigitan resumon. Legitaj, ili aperas laŭ normala tiparo. Foje se oni elektas tiujn mesaĝojn nemalfermante ilin, oni povas observi antaŭvidon de la enhavo.

Se la ricevanto deziras legi la mesaĝon, tiu devas malfermi ĝin (normale klikante (duoble) sur la enhavo de ĝia afero kun la indikilo de la muso). Tiam la ricevanto povas vidi supre la kapon sekvitan de la korpo de la mesaĝo. En la kapo de la mesaĝo aperas variaj aŭ ĉiuj faketoj supre menciitoj (escepte la unuaj vortoj de la korpo de la mesaĝo, ĉar la tuta jam aperas malsupre). La ligitaj dosieroj, se ili ekzistas, povas aperi en la kapo aŭ sube de la korpo de la mesaĝo.

Kiam la ricevanto ricevis (kaj, normale, ankaŭ legis) la mesaĝon, tiu povas fari diversajn aferojn el ĝi. Normale la sistemoj de retposto (kaj programoj kaj retkesto) proponas diversajn eblojn kiel jenaj:

  • Respondi: nome skribi mesaĝon al la persono kiu estis sendinta la ricevitan mesaĝon (kiu estas nur unu) ĉu vere oni respondas laŭenhave la mesaĝon ĉu oni sendas tute aliteman enhavon. Ekzistas la variaĵo Respondi al ĉiuj, kiu registras kiel ricevontoj kaj la iaman sendinton kaj tiujn kiuj estis iam registritaj en la fako CC, tio estas tiuj ricevantoj de la iama dekomenca mesaĝo, kiuj ne estis kaŝitaj.
  • Resendi: tio estas pasigi la mesaĝon al tria uzanto, kiu vidos kiuj estis la originaj deveno kaj ricevanto, kun la korpo de la mesaĝo. Estas alia eblo, kiu konsistas en tio ke oni povas aldoni plian tekston al la mesaĝo aŭ forstreki la kapojn kaj eĉ la korpon (aŭ parton de tiu) de antaŭaj sendoj de la mesaĝo.
  • Marki ĝin kiel nedezirita poŝto (spamo): apartigi la mesaĝon, forviŝi aŭ kaŝi ĝin por eviti ĝenadon, samtempe instruante la programon por ke ĝi klopodu por pli bone detekti similajn mesaĝojn. Oni uzas tiun eblon por eviti la nepetitan reklamadon.
  • Arkivigi: nome konservi la mesaĝon en la komputilo aŭ en la poŝta servilo, ne forviŝante ĝin, tiel ke eblu konsulti ĝin poste. Tiu eblo ne ĉiam estas evidenta, ĉar tiuj programoj konservas la mesaĝojn aŭtomate.
  • Forviŝi: oni sendas la mesaĝon al dosierujon Eliminitaj elementoj kiu povas esti poste malplenigita, sed ankaŭ eblas laŭdezire remalfermi mesaĝon, kiu iam estis forviŝita, sed poste redezirata.
  • Movi al dosierujoAldoni etikedojn: kelkaj sistemoj ebligas katalogi la mesaĝojn en diversaj fakoj laŭ la temo pritraktita. Aliaj sistemoj ebligas aldoni difinitajn markilojn por la uzanto (por ekzemplo: "laborloko", "hejmo", ktp.).

Historio

La reto AUTODIN, unuafoje funkcianta en 1962, havigis mesaĝservon inter 1 350 terminaloj, funkciigante 30 milionojn da mesaĝoj por monato, kun averaĝa mesaĝlongo de proksimume 3 000 karaktroj. Autodin estis funkciigita de 18 grandaj komputiligitaj aparataroj, kaj estis konektita al la Progresa Registrosistemo de la Usona Ĝenerala Servadministracio, kiu havigis similajn servojn al ĉirkaŭ 2 500 terminaloj.[10]

Gasto-bazitaj retpoŝtaj sistemoj

Per la enkonduko de la Compatible Time-Sharing System (CTSS) de la MIT en 1961[11] multaj uzantoj kapablis gastigi en centra sistemo[12] el malproksimaj terminaloj, kaj stokigi kaj kunhavi arkivojn en la centra disko.[13] Oni disvolvigis kaj etendis neformalajn metodojn uzi tion por pasi mesaĝojn:

  • 1965 – La retpoŝto (MAIL) Compatible Time-Sharing System (CTSS) de la MIT.[14]

Disvolvigantoj de aliaj komencaj sistemoj disvolvigitaj per similaj retpoŝtaj aplikaĵoj estas jenaj:

  • 1962 – 1440/1460 Administrative Terminal System[15]
  • 1968 – ATS/360[16][17]
  • 1971 – SNDMSG, loka inter-uzantoj retpoŝta programo aliginta la eksperimentan arkivtransferantan programon, CPYNET, permesanta la unuan komputilretan elektronikan poŝton[18]
  • 1972 – Retpoŝta programo Unikso[19][20]
  • 1972 – APL Mailbox de Larry Breed[21][22]
  • 1974 – La retaj notoj de la Retforumo de la komputilsistemo PLATO IV generaliĝis por havigi 'personajn notojn' en Aŭgusto 1974.[10][23]
  • 1978 – Mail-kliento verkita de Kurt Shoens por Unikso kaj distribuita per la Dua Berkeley Software Distribution inkludis subtenon por kromnomoj kaj dissendolistoj, resendadon, formatadon de mesaĝoj, kaj aliron al diversaj poŝtujoj.[24] Ĝi uzis la mail-klienton de Unikso por sendi mesaĝojn inter sistemuzantoj. La koncepto estis etendia por komuniki demalproksime super la Berkeley Network.[25]
  • 1979 – EMAIL farita de V.A. Shiva Ayyadurai por imiti la interoficejan poŝtosistemon de la Universitato de Medicino kaj Dentokuracado de Nov-Ĵerzejo[26][27]
  • 1979 – MH Message Handling System disvolvigita de RAND havigis kelkajn ilojn por administri elektronikan poŝton en Unikso.[28]
  • 1981 – PROFS de IBM[29][30]
  • 1982 – ALL-IN-1[31] de Digital Equipment Corporation

Tiuj originaj mesaĝsistemoj havis amplekse diferencajn trajtojn kaj funkciis ĉe sistemoj kiuj estis enkongrueblaj unu kun alia. Plej el ili permesis nur komunikadon inter uzantoj gastigintoj en la sama gastigejo aŭ "mainframe" (ĉefa kadro), kvankam povus esti ankaŭ centoj da miloj da uzantoj ene de unu organizo.

Retletero en aliaj lingvoj

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero, leteristo) kaj electronique (elektronika). La kebeki-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).

En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremda vorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.

Problemoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spamo.
Trudleterplena dosierujo.

La ĉefa nuntempa problemo de la retpoŝto estas la nedezirita poŝto, kiu referencas la ricevon de nepetitaj mesaĝoj, normale de fraŭda reklamado, kaj en grandaj kvantoj, promocie de la pornografio kaj aliaj produktoj kaj servoj de dubinda kvalito.[32]

Kutime la mesaĝoj indikas kiel sendinto de la mesaĝo falsan adreson, foje eĉ ŝtelprenita el la listo de kontaktoj de la propra ricevanto mem. Tial, estas tre malfacila lokigi la verajn sendintojn, kaj tute ne utilas respondi la mesaĝojn de nedezirita mesaĝo: la eventualaj respondoj estus ricevitaj de uzantoj kiuj tute ne rilataj al tiaj mesaĝoj, aŭ neniu ricevus ilin en la kazo de falsaj adresoj atentitaj de neniu. Ĝis nun, la serviloj de elektronika posto ne povas identigi la mesaĝojn tiel ke eblos diskriminacii la veran adreson de la elektronika poŝto de la sendinto, disde falsa retadreso. Tamen foje oni povas klopodi por intermeti diversajn ilojn eviti tiun entrudigon.

Tiu situacio, kiu povas rezulti neakceptebla dekomence, estas simila por ekzemplo al tio kio okazas en la ordinara nomita "papera" poŝto: nenio malhelpas indiki en leteropoŝtkarto hazardan aŭ falsan adreson de sendinto: la poŝtaĵo alvenos al la celo en ajna okazo. Tamen, estas disvolviĝintaj teknologioj kiuj antaŭeniras por eviti tiajn ĝenojn: por ekzemplo la sendinto povas subskribi siajn sendaĵojn pere de kriptografio de publika ŝlosilo por eviti, ke la ricevanto ricevu ties mesaĝon el la dosierujo de nedezirata poŝto, tio estas aparta fako kien multaj serviloj stokas la mesaĝojn de nekonataj sendintoj.

Bilda klarigo de la kebeka esprimo pourriel. La kebekia franca lingvo estas multe pli kreiva ol la franca de Francio. Ofte francoj uzas anglajn vortojn, dum kebekianoj kreas novajn, kiuj kelkfoje ekuziĝas ankaŭ en Francio.

Krom la nedezirata poŝto, ekzistas aliaj problemoj kiuj damaĝas la sekurecon kaj verecon de tiu komunikrimedo, nome ekzemple la jenaj:

  • informadikaj virusoj, kiuj disvastiĝas pere de ligitaj dosieroj kiuj infektas la komputilon de tiu kiu malfermas ilin.
  • Falsado de identeco, kiu estas fraŭda poŝto kiu ĝenerale klopodas akiri bankan informadon kaj datumojn.
  • Mensogegoj (ŝercoj, trmpoj aŭ hoaksoj), kiuj disvastigas amase falsajn novaĵojn.
  • Ĉenoj de elektronika poŝto, kiuj konsistas en resendado de mesaĝoj al multaj adresoj; kvanjam tio aspektas nedamaĝa kaj eĉ utila, la publikigo de listoj de adresoj de elektronika poŝto kontribuas al la disvastigo grandskale de la antaŭe menciitaj problemoj. Tiukadre endas uzi la kaŝon de listigitaj adresoj.

Iompostioma perdo de la privateco

Ekde 2014, la ĉefaj serviloj por reta poŝto kiel Google kaj Yahoo postulas kiel kondiĉo havigi personajn datumojn kiel ekzemple deviga telefonnumero aŭ deviga alternativa retadreso por tiel malhelpi la aliĝojn ĉu anonimajn ĉu de personoj kiuj ne povas havi aliron al la akiro de poŝtelefono.[33][34]

Esploristoj profundiĝis en la afero de la privateco de la dungitoj pro iliaj elektronikaj poŝtoj en la laborloko. Multaj dungantoj konsideras, ke la kontroloj de la elektronikaj poŝtoj estas rajto, krom neceso, ĉar la dungitoj uzas entreprenajn resursojn. La aljustigoj kiujn la entreprenistoj uzas por pravigi sian spionadon ŝajnas esti laŭleĝaj, same kiel ili ŝajnas malhelpi la malbonan uzadon de la korporaciaj rimedoj; tamen la privateco de la dungitoj iĝas klare atakita.[35]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

En Esperanto

  • Yves Nevelsteen, Komputeko, prikomputila terminokolekto, E@I, Partizánske, Slovakio, 2008. 94 p.

En aliaj lingvoj

Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sara Radicati, Electronic Mail: An Introduction to the X.400 Message Handling Standards, Mcgraw-Hill, (ISBN 0-07-051104-7).
  • John Rhoton, Programmer's Guide to Internet Mail: SMTP, POP, IMAP, and LDAP, Elsevier, (ISBN 1-55558-212-5).
  • John Rhoton, X.400 and SMTP: Battle of the E-mail Protocols, Elsevier, (ISBN 1-55558-165-X).
  • David Wood, Programming Internet Mail, O'Reilly, (ISBN 1-56592-479-7).

Eksteraj ligiloj