Večelkov

Večelkov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Večelkov, hungare Vecseklő (veĉeklO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo

Večelkov situas laŭ la hungara landlimo, fine de mallonga sakovojo. Fiľakovo troviĝas 21, Rimavská Sobota 40 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita dum la mezepoko. En 1910 loĝis en Vecseklő 478 da homoj, (escepte unusolan slovakon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Vecseklő apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Vecseklő rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Večelkov 298 da homoj, (285 hungaroj, 11 slovakoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene.

Memoraĵo

Legendo de la Pilgrimloko

Muta filo de bovisto serĉis akvon ĉe la rojo. Abrupte aperis Dipatrino ordonanta tion, ke li skrapu ĉe la rojobordo. Post iom skrapado fonto naskiĝis, el kio la filo trinkis, poste malmutiĝis. La dankema patro faris skulptaĵon pri Dipatrino. Ĉe la loko kapelo konstruiĝis, kiu iĝis pilgrimloko.