Vei

La rivero Vei, ŬeiWei (ĉine , pinjine: Wèi Hé; laŭ Wade-Giles, Wei Ho) estas rivero kiu fluas tra la centr-okcidento de Ĉinio, nome la plej granda alfluanto de la Flava Rivero. La longeco de la rivero estas de 818 kilometroj kaj drenas basenon de 135 000 km², pli grana ol landoj kiel Grekio aŭ Nikaragvo.

Vei
rivero
Bazaj informoj
SituoGansu, Shaanxi (Ĉinio)
Rivera retoFlava Rivero
Longeco818 km
Akvokolekta areo107 000 km²
Fluo
Enfluejoen la Flavan Riveron
- Koordinatoj , 110° 17′ 20″ O (mapo)34.611736014633110.28900146484
Geografio
Trairataj urbojTianshui, Baoji, Xianyang, Weinan
Alfluantoj
- MaldekstrajJing He, Norda Luo He
Mapo de rivero Vei
Mapo de rivero Vei
vdr

En rekta linio, ties elfluejo troviĝas 700 km okcidente de Ŝjiano, la ĉefurbo de la provinco Ŝenŝjio (3 225 812 loĝ. en 2001). Aliaj gravaj urboj sur la fluejo estas Tianŝui (3 450 000 loĝ. en 2004), Baoji (3 670 000 loĝ. en 2001), Ŝjanjango (465 800 loĝ. en 2001) kaj Veinan (226 600 loĝ. en 2001).

En septembro 2003 la fortaj pluvegoj okazigis grandajn inundojn kiuj siavice okazigis pli ol 30 mortojn, kaj provizore estis elhejmigitaj pli ol 300 000 personoj.[1] La ekologiaj aspektoj de la rivero Vei estas ekzamenitaj rilate al akvokvanto de la rivero Vei.[2]

La ĉefaj alfluantoj de la rivero Vei estas la rivero Jing (泾河, kun longo de 455 km kaj baseno de 45 000 km²), la rivero Luao (Nordo) (洛河 (北), kun longo de 680 km kaj baseno de 26 900 km²) (Nordo, por diferenci ĝin de alia Luao, sude, proksime, alfluanto malsupre de la Flava Rivero).

Notoj

110° 17′ 20″ O / 34.61167 °N, 110.28889 °O / 34.61167; 110.28889 (mapo)