Velké Bílovice

municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio
16° 53′ 32″ O / 48.84944 °N, 16.89222 °O / 48.84944; 16.89222 (mapo)

Velké Bílovice (germane Groß Billowitz) estas urbo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 10 km norde de Břeclav. Vivas ĉi tie 3 883 loĝantoj (2024).

Velké Bílovice
germane Groß Billowitz
urbo
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Velké Bílovice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoSudmoravia regiono
DistriktoDistrikto Břeclav
Administra municipoBřeclav
Historia regionoMoravio
SituoVelké Bílovice
 - alteco176 m s. m.
 - koordinatoj48° 50′ 58″ N 16° 53′ 32″ O / 48.84944 °N, 16.89222 °O / 48.84944; 16.89222 (mapo)
Katastro25,73 km² (2 573 ha) Velké Bílovice
Loĝantaro3 883 (2024)
Denseco150,91 loĝ./km²
ValegoMalsupramoravia valego
PlantaroVina vito
Unua skribmencio1306
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo691 02
NUTS 3CZ064
NUTS 4CZ0644
NUTS 5CZ0644 584983
Katastraj teritorioj1
Partoj de urbo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velké Bílovice
Retpaĝo: www.velkebilovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio

La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1306.

Ĉirkaŭaĵo

Precipe norde kaj oriente de la urbo etendiĝas granda kvanto de vitejoj kaj ĉirkaŭ 650 vinkeloj.

Memorindaĵoj

  • Habanaj keloj – la plej granda el ili, kiu estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1614 fare de habanoj, ni trovos direkte al Čejkovice
  • Burgejo – Unuafoje ĝi estas menciata nur en la jaro 1417, sed kiel jam de militoj damaĝigita. Pli poste ĝi estis renovigita kaj en duono de la 16-a jarcento renesance reguligita fare de Zierotinoj. En la 18-a jarcento la burgejo estis reguligita por mastrumaj celoj. Nuntempe ĝi estas al la publiko ne alirebla.[1][2]
  • Preĝejo de Virgulino Maria – konstruita en la jaroj 1764–1765
  • Urba muzeo

Velké Bílovice en filmo

Velké Bílovice estas jam longe ŝatata loko de filmistoj por filmi filmojn kun temo vino. Oni filmis ĉi tie granda parto de trilogio "Vino": Bouřlivé víno (1976),[3] Zralé víno (1981)[4] kaj Mladé víno (1986).[5] Oni filmis ĉi tie ankaŭ multe da scenoj de filmo Bobule (2008).[6]

Pluaj fotoj

Referencoj