Venĝou

Venĝou (ĉine 温州) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio. Municipo de Venĝou havas ankoraŭ 2 urbojn kaj 6 distriktojn.

Venĝou
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo325000
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro9 572 903  (2020) [+]
Loĝdenso793 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 120° 39′ O (mapo)27.999128120.65607528° 0′ N, 120° 39′ O (mapo) [+]
Areo12064,77 km² (1 206 477 ha) [+]
HorzonoUTC+08:00 [+]
Venĝou (Ĉinio)
Venĝou (Ĉinio)
DEC
Venĝou
Venĝou
Situo de Venĝou

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wenzhou [+]
vdr

Geografio

Venĝou etendiĝas en la orienta flano de la lando inter montoj kaj maro ĉe enfluo de rivero. Horzono estas UTC + 8 h.

Historio

Venĝou estas loĝata jam antaŭ 4 miljaroj, kion pruvas diversaj tiutempaj ceramikaĵoj. Longe ĝi estis grava havenurbo. En 1876 ĝi estis malfermita al la eksterlanda teokomerco. Inter 1937-1942 dum la milito Venĝou atingis gravecon kiel unu el la malmultaj havenoj daŭre sub ĉina kontrolo. Ĝi malkreskis en la pli postaj jaroj de la milito, sed komencis renormaliĝi post bordakva komerco ekde 1955.

Klimato

Venĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Vintre la vetero estas milda pro la proksimaj montoj. La temperaturo varias inter 8-28 °C. Jare pluvas po 1742 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-septembro.

Ĝemelurboj

Kolegio en Venĝou
Rivero en Venĝou, sur la maldekstra bordo universitato situas

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Teksto el la angla Vikipedio