Verónica Forqué

Verónica FORQUÉ Vázquez-Vigo (Madrido, 1a de decembro 1955 - Madrido, 13a de decembro 2021)[1]​ estis hispana aktorino kaj reĝisorino, kiu ricevis kvar Goja-premiojn.[2][3]

Verónica Forqué
Persona informo
Verónica Forqué Vázquez-Vigo
NaskonomoVerónica Forqué Vázquez-Vigo
Naskiĝo1-an de decembro 1955 (1955-12-01)
en Madrido
Morto13-an de decembro 2021 (2021-12-13) (66-jaraĝa)
en Madrido
Mortis prosuicide by asphyxiation vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoHispanio vd
Familio
PatroJosé María Forqué vd
PatrinoCarmen Vázquez-Vigo vd
GefratojÁlvaro Forqué vd
Edz(in)oManuel Iborra vd
AmkunuloJoaquín Kremel vd
Infanoj1
Profesio
Okupofilmreĝisoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Laborkampofilmo vd
Aktiva dum1972–2021 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi elstaris pro sia partopreno en filmoj reĝisoritaj de Pedro Almodóvar kiel ¿Qué he hecho yo para merecer esto? kaj Kika kaj pro sia laboro kun famaj reĝisoroj, inter ili Carlos Saura, Luis García Berlanga kaj Fernando Trueba. Krome ŝi estis elektita de Stanley Kubrick por la dublado en hispanan de la rolulo de Shelley Duvall en The Shining. Ŝi ĉefe laboris por kino kaj televido, sed Forqué mem foje asertis, ke ŝi ĉefe preferis labori en teatro.

Kariero

ŝi ekkarieris en filmoj reĝisoritaj de sia patro José María Forqué komence de la 1970-aj jaroj, kaj iĝis aktorino de komedio dum la 1980-aj jaroj, kiam ŝi ricevis kelkajn Goja-premiojn. Ŝia granda elrompo en kinkariero okazis kiam Pedro Almodóvar faris ŝin la aminda Cristal de ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (1984). Ŝi laboris por Fernando Trueba en Sé infiel y no mires con quién kaj El año de las luces, pro kiu oni atribuis al ŝi sian unuan Goja-premion kiel duaranga aktorino.

Ŝia amikeco kun Fernando Colomo rezultis en du sukcesaj komedioj nome Bajarse al moro kaj La vida alegre, pro kiu oni atribuis al ŝi sian unuan Goja-premion kiel ĉefa aktorino; kaj samjare, (1988) oni atribuis al ŝi duan Goja-premion kiel duaranga aktorino pro Moros y cristianos, de Luis García Berlanga.

Komence de la 1990-aj jaroj, ŝi eklaboris kun Manuel Gómez Pereira en la komedioj Salsa rosa kaj ¿Por qué lo llaman amor cuando quieren decir sexo?, kunlaboro kiu ripetiĝis en 2005 per Reinas. En 1993, oni atribuis al ŝi sian kvaran Goja-premion kiel ĉefa aktorino en Kika, de Pedro Almodóvar, kun kiu ŝi estis laborinta antaŭe en ¿Qué he hecho yo para merecer esto? kaj Matador.[1]

Aliaj filmoj

Referencoj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Verónica Forqué en la hispana Vikipedio.