Viersen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Viersen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Viersen kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 78 208 loĝantojn.

Viersen
Blazono
Viersen (Germanio)
Viersen (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
DistriktaroDistriktaro Duseldorfo
DistriktoDistrikto Viersen
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0 21 62
Poŝtkodo41747–41751
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19934060
Aŭtomobila kodoVIE
Oficiala Municipokodo05166032
Subdivido4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroGünter Thönnessen
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoRathausmarkt 1
41747 Viersen
Demografio
Loĝantaro78208 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 6° 24′ O (mapo)51.255576.3916851° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo40 m
Areo91,07 km²
Oficiala retejohttps://www.viersen.de/
vdr

Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

la placo Remigius en Viersen
turo de la katolika preĝejo en la urboparto Süchteln


Historio

Viersen konsistas el tri historie sendependaj urboj, Viersen, Süchteln kaj Dülken. En 1970 la tri sendependaj urboj kuniĝis al unu urbo. Speciale en Dülken la rezisto kontraŭ la nova nomo estis potencega: Multaj loĝantoj en Dülken ne volis havi la novan nomon "Viersen", sed anstataŭe volis havi la nomon "Dreistadt", tio signifas ĉirkaŭ "Tri-urbo". Sed la leĝofaranto volis nomi la urbon "Viersen".

Estiĝo

En Viersen ekzistas 22 lernejoj. 13 lernejoj el ili estas elementaj lernejoj. En la gimnazio Erasmus-von-Rotterdam la lernantoj havas la eblon lerni Esperanton.

Kulturo kaj vidindaĵoj

Muzeoj

  • Dülkener Narrenmühle kun salonego "saĝo" kaj muzeo "bajaco"
  • Kolektaĵo de skulptaĵoj Viersen
  • Hejmlanda muzeo
  • Urba galerio en la parko de Viersen

Kelkaj konstruaĵoj

Viersen

  • Placo Remigius kaj fonto Remigius
  • Festohalo

Dülken

  • Akvoturo kun restoracia turo "Windrose"
  • Malnova merkatoplaco

Süchteln

Parkoj

  • Malnova urba parko
  • Jubilea parko (Viersen Hoser/Bockert)
  • Ĉasbesta parko sen kaĝoj
  • Romantika pejzaĝo ĉe la rivereto Nette (Pordego al la naturparko Maas-Schwalm-Nette)
  • Arbaraventurejo
indikilo pri la partneraj urboj de Viersen

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj