Vilhelmo Budeo

Guillaume Budé (1468-1540) (* Parizo, en la 26-a de januaro 1468 - Parizo, en la 23-a de aŭgusto 1540) estis franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto de Francisko la 1-a. Li estis filo de Jean Budé (1425-1501)[1], bibliofilo kaj konsilisto de la reĝo Ludoviko la 11-a. Li studis Juron en la Universitato de Orléans. Malgraŭ ke li havis malŝpareman kaj mallaboreman vivon, je sia dudekkvarjaraĝo, li sentis subitan pasion por la studado, kaj rapide elvolviĝis, ĉefe rilate al la latinaj kaj grekaj idiomoj.

Guillaume Budé
(1468-1540)
humanista Francicus
humanista Francicus
Persona informo
Guillaume Budé
Naskiĝo26-a de januaro 1468
en Parizo,  Francio
Morto23-a de aŭgusto 1540
en Parizo,  Francio
Lingvojlatinameza franca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materUniversitato de Orleano, Reĝa Kolegio de Francio
Familio
DinastioBudé family vd
PatroJean Budé vd
GefratojLouis Budé • Dreux Budé • Jacques Budé • Étiennette Budé vd
InfanojDreux Budé • Jean Budé vd
ParencojJean Budé • Nicolas de la Chesnaye the Younger • Jean Courtin vd
Profesio
Okupobibliotekistotradukistofilozofo • numismato • presisto • klasikisto vd
Laborkampofilologio vd
Doktoreca konsilistoGeorge Hermonymus • Janus Lascaris vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis forte estimata de la reĝo Francisko la 1-a, kiu, kune kun Jean du Bellay[2] la episkopo de Narbono, konvinkis lin fondi la Trilingvan Kolegion[3], poste la Reĝan Kolegion de Francio, kaj la bibliotekon de Fontainebleau, kiu estonte translokiĝis al Parizo kaj originigis la Nacian Bibliotekon. Li ankaŭ persvadis la reĝon pri malhelpado de presado en Francio, ĉar la reĝo jam estis avertita de Sorbono en 1533. La reĝo Ludoviko la 12-a sendis lin kiel ambasadoron ĉe la papo Leono la 10-a, kaj en 1522 li estis nomumita prokuroro de la reĝo kaj plurfoje oficis kiel ceremoniestro (prévôt des marchands). Pro lia alta erudicio, Erasmo kromnomis lin la "mirindaĵo de Francio".

Verkoj

Libri V de Asse et partibus ejus, 1522
  • Li tradukis kelkajn traktatojn de Plutarque (1502-1505)
  • Annotationes in XXIV libros Pandectarum, 1508
  • Libri V de Asse et partibus ejus (De Asse, 1514, in-folio, Venise, 1522, in-4),
  • De asse et partibus eius (1515)
  • De contemptu rerum fortuitarum libri tres (Paris, 1520), filozofia kaj morala disertacio
  • Epistolae (1520)
  • De studio litterarum recte et commode instituendo (Paris, 1527)
  • Commentarii, (1529)
  • De philologia (Paris, 1530)
  • Institution d'un prince, 1547

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj