Vincențiu Babeș

Vincențiu Babeș [vincenciu babeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babes Vince estis hungaria rumana politikisto, parlamentano, ĵurnalisto, juristo, unu el la fondintoj de Rumana Akademio (1866). Lia origina nomo estis Vincențiu Călușăr, lia filo estis Victor Babeș.

Vincențiu Babeș
Vincențiu Babeș
Vincențiu Babeș
Persona informo
NaskonomoVincențiu Călușăr
Naskiĝola  21-an de januaro 1821(nun 1821-01-21)
en Hungario Hodony (Hungara reĝlando)
Mortola 3-an de februaro 1907
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Lingvojhungararumana
ŜtatanecoHungario
Familio
InfanoVictor Babeș
Okupo
Okupopoeto • politikistoĵurnalistoadvokatojuĝistoinstruisto
vdr
Vincențiu Babeș

Vincențiu Călușăr [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1821 en Hungara reĝlando en Hodony (nuntempa Hodoni en Rumanio), li mortis la 3-an de februaro 1907 en Budapeŝto.

Biografio

Vincențiu Babeș frekventis mezlernejojn en Temeŝvaro, Karlóca kaj Szeged, poste li akiris teologian diplomon en Arad (urbo), fine juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Ekde 1845 li estis juristo en Pest (urbo), poste en Arad. Li interesiĝis ankaŭ pri István Széchenyi. Dum la Hungara revolucio de 1848 li kontribuis en gazetoj kaj li konatiĝis kun Ioan Dragoș. En 1849 li estis nomumita inspektoro de rumanaj lernejoj en Limgarda zono, sed en fino de la jaro li eklaboris en Vieno kiel juristo. Li edziĝis en 1951, li ricevis la titolon kortega konsilisto en 1859. Inter 1863-1869 li laboris en Pest en juĝejo, poste li estis advokato. Li estis parlamenta deputito en la porokaza parlamento en 1861, poste inter 1865 kaj 1887, kie li estis la plej grava aktivisto de la rumanaj interesoj.

Elektitaj kontribuoj

  • Die Sprach- und Nationalitätenfrage in Österreich (1860)

Fontoj