Vira Vovk

Vira VOVK (ps. de Vira Selanska) ukraine Віра Вовк naskiĝis en 1926 en Borislavo (nun - Lviva provinco), eklernis en gimnazio de Lvivo, poste - en Dresdeno, Munkeno, kie ŝi studis ĝermanajn lingvojn, muzikon, slavistikon. Elmigris en Brazilion, kie ŝi doktoriĝis pri lingvistiko.

Vira Vovk
Persona informo
Віра Вовк
NaskonomoВі́ра Оста́півна Селя́нська
Naskiĝo2-an de januaro 1926 (1926-01-02)
en Borislav,  Dua Pola Respubliko
Morto16-an de julio 2022 (2022-07-16) (96-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo
Etnoukrainoj vd
Lingvojukrainagermanaanglabrazilportugala vd
ŜtatanecoDua Pola RespublikoBrazilo vd
Alma materUniversitato de TubingenoUniversitato KolumbioFederala Universitato de Rio de JaneiroPontifika Universitato Katolika de Rio-de-Ĵanejro vd
Profesio
Okupoverkistotradukisto • literatursciencisto vd
Laborkampogermanistikotradukopoezio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Aŭtoris multajn poem-kolektojn, ankaŭ - prozon, dramojn. Tradukis el la lingvoj franca, germana, portugala. Portugaligis kaj germanigis verkojn de la ukraina literaturo. Membro de Novjorka Grupo (poezia); de Ukrainia Nacia verkista asocio. Laŭreato de Ivan Franko literatura premio (Ŝikago, 1957, 1979, 1982).

Ŝian poezion esperantigis Kris Long.