Universitato Kolumbio

universitato en Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono

La Universitato Kolumbio (oficiale nomita Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko; angle Columbia University in the City of New York) estas privata universitato. Ĝi estas une el la plej eminentaj esploraj universitatoj en la mondo, kaj membro de la tiel-nomita Hedera Ligo. Fondita en 1754 laŭ reĝa ĉarto de reĝo Georgo la 2-a de Britio, Kolumbio kreskadis enhavi 20 kolegojn kaj aliaj instituciojn.

Universitato Kolumbio
privata universitato • esplorada universitato • Colonial Colleges • privata neprofitcela lernejo • organizaĵo
motoIn lumine Tuo videbimus lumen
(Per vi, lumo vidiĝas)
(Psalmo 36:10)
Informoj
fondodato1754
specoprivata
Situo
Geografia situo, 73° 57′ 43″ U (mapo)40.8075-73.96194444444440° 48′ 27″ N, 73° 57′ 43″ U (mapo)
landoUsono
urboManhatano
adresoWest 116 St and Broadway, New York, NY 10027
poŝtkodo10027
Nombroj
nombro de studentoj33 413 vd (stato: oktobro 2019)
retejo[<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Ivy League
• Cifereca Biblioteka Federacio
• LIGO Scientific Collaboration
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
• National Consortium for Teaching about Asia
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• Nov-Jorka Genara Centro
• Dryad
arXiv
• The Research Collections And Preservation Consortium
Association of American Universities
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Columbia University Irving Medical Center
• Columbia University School of Professional Studies
• Society of Fellows in the Humanities, Columbia University
• Council for Research in the Social Sciences, Columbia University
• Center for Study of Law and Culture, Columbia University
• Instituto Goddard de Kosmaj Studoj
• Brown Institute for Media Innovation
• Lamont–Doherty Earth Observatory
Barnard College
• Columbia University Press
• Columbia University's Center for Science and Society
• School of International and Public Affairs, Columbia University
• Columbia Graduate School of Arts and Sciences
• Columbia Graduate School of Architecture, Planning and Preservation
• Columbia University Graduate School of Journalism
• Fu Foundation School of Engineering and Applied Science vd
Universitato Kolumbio (Novjorko)
Universitato Kolumbio (Novjorko)
DEC
Universitato Kolumbio
Universitato Kolumbio
Map
Universitato Kolumbio
vdr
La fasado de Hamilton Hall ĉe la enirejo, kun la statuo de Hamilton antaŭ la konstruaĵo.

La ĉefa tereno situas sur ses blokoj (132 000 m²) en Manhatano, kaj la plej granda satelita tereno (pri sanscienco) estas kvindek blokojn norden, ankaŭ en Manhatano. Do Kolumbio estas, laŭ iuj raportoj, la trei granda landposedanto de la urbo, post la katolika eklezio kaj la urbo mem.

Pro rilatoj kun diversaj ŝtatagentejoj kaj aliaj institucioj, supozeble Kolumbio estas la plej granda dungisto en Novjorko. Pro ĝia grandeco (laŭ lando kaj dungatoj), iuj en la komunumo konsideras Kolumbion kiel korporacion, kaj fojfoje okazas malkonsento inter la universitato kaj la ĉirkaŭaj najbarejoj, kiuj ofte kontraŭas la kreskadon de la universitato.

Studentaj tumultoj

En 1968 okazis studentaj tumultoj, kontraŭ plano konstrui gimnastikejon en apuda parko Morningside. La protestantoj rigardis la planon kiel atakon al la negraj loĝantoj en la najbarejo Harlem. Dum kelkaj tagoj, la studentoj regis administraciajn konstruaĵojn kaj klasĉambrojn. Oni konsideras tiun tempon kiel la fojon kiam la studentoj kaj administracio plej multe malkonsentis. Finfine Kolumbio nuligis la planon, kaj anstataŭe konstruis subgrundan gimnastikejon sub la norda flanko de la tereno, kiu ankoraŭ estas uzata. La originalan arĥitekturan desegnon por la gimnastikejo finfine uzis Universitato Princeton por konstrui sian gimnastikejon Dillon.

Servoj

Notindaj kolumbianoj

Estas multaj famaj gravuloj de Kolumbio: poetoj, sciencistoj, artistoj, advokatoj, "fondintaj patroj" de Usono, sportistoj, ktp.

Famaj profesoroj

Famaj studentoj

En filmo, televido, kaj la artoj

La tereno aperas en multaj filmoj, pro la novjorka loko kaj la klasika arĥitekturo. Precipe bela estas la ŝtuparo antaŭ la ĉefa biblioteko "Low", kaj la klasĉambro 309 en halo "Havemeyer". Filmoj kun scenoj de la ĉefa tereno:

  • Altered States
  • Anger Management
  • Black and White
  • Crimes and Misdemeanors
  • Eternal Sunshine of the Spotless Mind
  • Everyone Says I Love You
  • Ghostbusters
  • Ghostbusters II
  • Hannah and Her Sisters
  • K-PAX
  • The Last First Kiss
  • The Mirror Has Two Faces
  • Mona Lisa Smile
  • New York Minute
  • Porn 'n Chicken
  • P.S.
  • Spider-Man
  • Spider-Man 2
  • Thirteen Conversations About One Thing

Filmoj kun personoj kolumbianaj:

  • The Graduate - La persono de Dustin Hoffman estis studento
  • Finding Forrester
  • The Pride of the Yankees
  • Quiz Show - Helpanta profesoro, kaj filo de fama profesoro Mark Van Doren, Charles Van Doren iĝas partoprenanto en malhonesta televida kvizprogramo

Statistiko

Estas proksimume 23.000 studentoj, 3200 profesoroj, kaj 29 sport-teamoj.

La simbola besto estas reĝa leono.

La oficiala mantro estas la latina frazo In lumine tuo videbimus lumen (En via lumo ni vidos lumon).

Premioj kaj honorigoj

Ekde 1901, 72 kolumbianoj ricevis premion Nobelan pro sia laboro en fiziko, ĥemio, medicino, literaturo, paco kaj (post 1968) ekonomio. Aliaj premioj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj