Virinaj seksorganoj

Inaj seksorganoj, Ina reprodukta sistemoIna seksaparato estas aro de Inaj seksorganoj. Kvankam iom konvencie, oni povas dividi la seksajn organojn de ino en eksterajn kaj internajn:

Ina seksaparato.

La eksteraj seksorganoj (vulvo) etendiĝas de la pubo ĝis la anuso, kaj konsistas el:

  • puba montomonto de Venuso, elstaraĵo antaŭ la vulvo, kovrita de haroj.
  • klitoro, erektiĝema organo, ĉe la antaŭo de la vulvo, sidejo de la seksekscitiĝo.
  • himeno, faldo aŭ membrano, kiu fermas parte la enirejon de la vagino.
  • nimfoj aŭ internaj lipoj, ĉe kies interna flanko troviĝas la duktoj de la Bartolinaj glandoj.
  • eksteraj lipoj. Inter la klitoro kaj la himeno situas la uretra orifico.

La internaj seksorganoj estas en la pelva kavo:

  • ovarioj, en kiuj formiĝas, evoluas kaj maturiĝas la ovoloj.
  • salpingoj aŭ uteraj tuboj, duktoj situantaj inter la ovarioj kaj la utero.
  • utero, kie la fekundigita ovolo fariĝas ovo, kiu mem transformiĝas al feto.
  • vagino, kanalo inter la utero kaj la vulvo (= eksteraĵo de la seksaj organoj de ino), estas la organo de la kopulacio.