Vitas (kantisto)

Vitalij "Vitalik" Vladasovič Gračjov (ruse Виталий Владасович Грачёв, pli bone konata per sia arta nomo Vitas (ruse Витас, prononco ruse kun longa i, latve kun mallonga i) estas rusia popkantisto-kantoverkisto, komponisto, ŝakludisto kaj moda dezajnisto de latvia deveno.

Vitas
NaskonomoVitalij Vita Vladasovič Gračjov / Виталий Вита Владасович Грачёв
Naskiĝo19-an de februaro 1979 (1979-02-19) (45-jaraĝa)
en Daugavpils
DevenoDaugavpils, Latva SSR, Sovetunio
Ĝenrojopera popmuziko, tekno-muziko, novepoka muziko, voĉa kaj klasika muziko,

Popmuziko (fonmuziko, elektronika ripoziga muziko (chillout), alternativa rokmuziko

Profesiopopkantisto, komponisto, ŝakludisto, aktoro kaj moda dezajnisto
Instrumentojvoĉo, akordiono, piano
Aktivaj jaroj2000 ĝis nun
Persona informo
NaskonomoВиталий Владасович Грачёв
Aliaj nomojВитас
Lingvojrusa
ŜtatanecoRusio
Subskribo Vitas (kantisto)
Okupo
Okupokantaŭtorokantoverkistokantistokomponistoaktoro
vdr
Aŭtografo

Konata pro sia alta falseta voĉo kaj voĉa gamo de 5 oktavoj, li en Ĉinio ricevis la kromnomon "Princo de la delfena voĉo". Lia muziko malfacile kategoriigeblas, inkluzivigante elementojn de tekno-muziko, dancmuziko, klasika muziko, ĵazo kaj popola muziko.