Latvio

lando en norda Eŭropo, apud Balta Maro

LatvioLatvujo (latve: Latvija, oficiala nomo: Latvijas Republika, Respubliko de Latvio) estas lando en nordoriento de Eŭropo, en la centro de la regionego Baltio. La ŝtato limas sude al Litovio, sudoriente al Belorusio, oriente al Rusio, norde al Estonio kaj okcidente al la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en la Eŭropa Unio kaj ekde la 1-a de januaro 2014 ĝi havas eŭron kiel monunuon anstataŭ la antaŭa lato.

Respubliko Latvio
Latvijas Republika

Flago de Latvio

Blazono de Latvio

DetalojDetaloj
Nacia himno: Dievs, svētī Latviju
Situo
suverena ŝtato • lando ĉe la Balta Maro • lando
Bazaj informoj
ĈefurboRigo
Oficiala(j) lingvo(j)latva
Uzata(j) lingvo(j)latva lingvo, latgala lingvo, latva signolingvo, rusa lingvo, livona lingvo
Plej ofta(j) religio(j)luteranoj kaj katolikoj
Areo64,589 km²
- % de akvo1,5 %
Loĝantaro1 883 008 (2023)
Loĝdenso31 loĝ./km²
Horzono+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajnolv
LandokodoLV
Telefona kodo371
Plej alta punktoGaiziņkalns
Plej malalta punktoBalta Maro
Politiko
Politika sistemodemokrata respubliko
ŜtatestroEdgars Rinkēvičs
ĈefministroEvika Siliņa
Nacia tago21-a de aŭgusto kaj
18-a de novembro
Sendependiĝo disde Sovetunio21-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
ValutoEŭro
MEPlaŭ 2007
– suma$41,108 mlrd
– pokapa$ 18.103
Esperanto-movado
Landa E-asocioEsperanto-movado en Latvio
vdr

Historio

La teritorio de Latvio estis loĝata de baltaj triboj (kurši, zemgaļi, latgaļi, sēļi) kaj finougraj (līvlizt) ĝis la invado de la teŭtonoj. Konata ekde la 13-a jarcento kiel Livonio (devena de līvlizt), la zono kiun nuntempe okupas Latvion estis sub la okupo de la germanaj "Fratres militiae Christi" (en la latina Gefratoj de la Kristarmeo), pli konataj kiel la "Kavaliroj Glavoportistoj" aŭ Livonia Frataro, ekde 1236 Livonia Ordeno. Tio okazis spite al la akra rezistado de la baltaj triboj. Tamen, en la 16-a jarcento, Livonio estis okupita de la Grandprinclando Litovio, post Pollando kaj Svedio, kaj en la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento de Rusio, kiu okupis Latvion kaj la najbarajn regionojn. Kiam Rusio estis ruinigita de la Rusiaj revolucioj kaj de la Unua Mondmilito, Latvio deklaris sian sendependecon en novembro de 1918.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Okupacio de baltaj ŝtatoj.

Tiu periodo de sendependeco mallonge daŭris, ĉar Sovetunio okupis la landon, la 17-an de junio 1940, pro la soveta-germana traktato pri dispartigo de la baltaj respublikoj, konata kiel la (Pakto Ribbentrop-Molotov), de la 23-a de aŭgusto 1939. Ĝi iĝis la Latva Soveta Socialisma Respubliko.

Escepte mallongan periodon de germana okupado dum la Dua Mondmilito, Latvio estis sovetunia teritorio ĝis kiam la reformoj en la sovetunia komunismo, kiel la glasnost, helpis la movadon de latvia sendependeco, kaj Latvio rehavis sian sendependecon la 21-an de aŭgusto de 1991, dum la "Kantanta Revolucio". La latvianoj kiuj dum la dua sendependeco estis ankoraŭ membroj de la Komunista partio ne havas latviajn civitanecon nek naciecon. Ekde la falo de la eŭropa komunismo, Latvio plifortigis siajn rilatojn kun la okcidenta mondo kaj ekapartenis al la NATO kaj al la Eŭropa Unio en la 2004.

Geografio

Mapo de Latvio.

La Balta Maro banas la latvan marbordon, kie abundas sablaj plaĝoj kaj kie aperas la golfo de Riga. En la interno, preskaŭ la tuta surfaco estas okupita de grandaj ebenaĵoj, nur interrompitaj de mildaj montetoj kiuj apenaŭ plialtiĝas je 300 metroj. La lagoj de glaĉera deveno, pli ol 3 000, inter kiuj menciindas ekzemple la Lago Engure ĉe marbordo, kaj la torfejoj kaj sablaj marĉoj konsistigas la elementojn pli elstaraj de la pejzaĝo. La ĉefa rivero estas Daŭgavo (ankaŭ konata kiel okcidenta Dvino), kiu fontas en Rusio.

Latvio ĝuas malvarmetajn somerojn kaj suferas malvarmegajn vintrojn kaj oftan neĝadon. La maksimuma temperaturo de Latvio estis de 36'4 gradoj kaj la minimuma de -43'1 gradoj.

Administra divido

Distriktoj de Latvio ekde la 1-a de julio 2021.

Latvio dividiĝas en 36 distriktoj (novadi) kaj dek ŝtataj urboj (valstspilsētas). Sep ŝtataj urboj havas apartan econ, tri ŝtataj urboj estas parto de siaj distriktoj. Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.

Ŝtataj urboj

Ŝtataj urboj estas Daugavpils, Jelgava, Jūrmala, Liepāja, Rēzekne, Rigo, Ventspils kaj tri ŝtataj urboj sen propra administra unuo - Jēkabpils, Ogre kaj Valmiera.

Distriktoj

Demografio

Demografia evoluo de Latvio, laŭ la FAO.

Je 2021 Latvio havas loĝantaron de 1.893.223 loĝantoj. En la jaro 2007, la mezaveraĝa vivo estis de 71,6 jaroj. 99,8 % de la loĝantaro estis alfabetigita. La mezaveraĝa nombro de gefiloj por ĉiu virino estas nur 1,28 kio kaŭzas malpliigo de la loĝantaro je 0,64 % ĉiujare.[2]

La etna konsisto nuntempe jenas:

Latvoj 62.2%, rusoj 25.2%, belorusoj 3.3%, ukrainoj 2.2%, poloj 2.1%, litovoj 1.2%, aliaj 3.8% (2011). La ĉefaj religiaj grupoj estas luteranoj, katolikoj kaj rusaj ortodoksoj.

La migracia konsisto nuntempe jenas:[3]

ŜtatoKvanto de civitanoj
 Latvio1.768.480
Sen civitaneco216.682
 Rusio53.052
 Ukrainio9200
 Litovio5128
 Belorusio3850
 Barato2715
 Germanio2624
 Uzbekio2329
 Estonio1283
 Britio1209
 Ĉinio916
 Svedio906

Ekonomio

La latvia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj en la industrioj tekstila kaj siderurgia. Aktuale, la turismo elstariĝas kiel grava resursofonto danke al la historia heredaĵo de la lando. La transpaŝo al ekonomio de libera merkato kaŭzis kelkaj malfacilaĵojn (6% de senlaboreco en 2021 kaj buĝeta deficito) kaj malplibonigo de la sociala politiko.

La nacia monunuo estis ĝis fino de jaro 2013 la latva lato (Lat), de januaro 2014 Latvio uzas eŭron.

La latvia ekonomio estis unu el la plej progresemaj inter la novaj partneroj de la Eŭropa Unio, kun plialtiĝo de 6,7% dum la jaro 2005 kaj antaŭvidata kresko de 7% por 2006. En 2017-2019 ĝia kresko estis 3,2% jare.[1]

Politiko

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj