Amaranthus caudatus

(Alidirektita el Vosta amaranto)

Vosta amaranto (Amaranthus caudatus) [1] nomita en la Andoj Kiwicha, keĉua vorto,[2][3] estas plantospecio, hejmiĝanta en Sudameriko el la genro Amaranto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amaranthus caudatus
Vosta amaranto (Amaranthus caudatus)
Vosta amaranto (Amaranthus caudatus)
Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso:Kariofiledoj Cariophylleles
Ordo:Kariofilaloj Caryophyllales
Familio:Amarantacoj Amaranthaceae
Genro:Amaranto Amaranthus
Specio:A. caudatus
Amaranthus caudatus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
frukto: malfermita kovrilkapsulo kun semoj.

Aspekto

La vosta amaranto estas unujara, monoika, herba planto kiu atingas alton de 30 ĝis 100 (malofte ĝis 150–200) cm. Ĝi havas pivotajn radikojn, kiuj havas ruĝan aŭ rozean koloron en la supra parto.

La ĝis 1,5 m longa floraro konsistas el multaj florvolvaĵoj. Plej ofte ili estas malhelpurpuraj. Povas esti, ke iliaj floraroj ankaŭ povas havi verdan, flavan, rozean, oranĝan, ruĝan kaj brunan kolorojn.

La sentigaj floroj havas grandecon de 2 ĝis 3 mm.

La specio kreskas ĝis alteco de 3200 m. Ĝi ne toleras froston. Ĝi kreskas sur sablaj kaj lomaj grundoj. La grundoj estu akvotralaseblaj, acidetecaj ĝis alkalaj. Ĝi preferas grandajn precipitaĵojn. Ĝi estas C4-planto kaj kvalita kurtaga planto (KTP), kiu floras de julio ĝis septembro.[4] La produkto estas ĉ. 500–4000 kg/ha.[5]

La kromosomnombro estas 2n = 34[6] aŭ 2n = 32.[5]

Disvastiĝo

La vosta amaranto nur estas konata en kulturo. Verŝajne ĝi evoluiĝis el Amaranthus quitensis, kiu estas disvastigita apud riverbordoj en moderaj kaj varmaj zonoj. [4]

Uzado

La planto estis kultivita ekde miloj da jaroj en la Andoj kaj Mezameriko. En la antaŭkolonia tempo la planto servis kiel liveranto de proteinoj.[2][7]

Kiel falsa cerealo la vosta amaranto estas kultivata en Peruo, Bolivio, Nord-Argentino kaj en Himalajo de Kaŝmiro ĝis Butano. En Eŭropo ĝi estas kultivata nur kiel ornamplanto en kamparanaj ĝardenoj, en bedoj kiel tranĉfloroj kaj kiel sekfloroj. La specio estis kultivata minimume ekde 1568.[4]

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj