Warnow

Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Warnow en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en nordorienta Germanio. Krome temas pri parto de la komunumo Steinhagen (Meklenburgo) de la sama federacia lando, kaj pri nomo de la administra komunumaro Amt Warnow-West en la sama lando.

La rivero Warnow estas rivero en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Ĝi longas 155 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 42-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bützow, Schwaan kaj Rostock. Fine de sia vojo, kiu fluas iom orienten, sed precipe norden, la rivero ĉe Warnemünde fluas en la Baltan Maron.

Warnow
rivero
Bazaj informoj
Situoen Germanio, federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Longeco155 km
Fluo
Fontoapud Grebbin, distrikto Ludwigslust-Parchim
- Alteco super marnivelo56 m
Enfluejoĉe Warnemünde en la Baltan Maron
- Alteco0 m
Altecodiferenco56 m
Geografio
Trairataj urbojSternberg, Bützow, Schwaan kaj Rostock
Map
vdr
ĉe urbo Sternberg
fluo en la Baltan Maron ĉe Warnemünde