Werner Israel

kanada fizikisto

Werner ISRAEL (naskiĝis la 4-an de oktobro 1931 en Berlino (Germanio), mortis la 18-an de majo 2022) estis kanada fizikisto.

Werner Israel
Persona informo
Werner Israel
Naskiĝo4-an de oktobro 1931 (1931-10-04)
en Berlino
Morto18-an de majo 2022 (2022-05-18) (90-jaraĝa)
en Viktorio
Lingvojanglagermana vd
ŜtatanecoKanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Kaburbo
Kolegio Triunuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilistoJohn Lighton Synge vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Israel en 1967 pruvis tiel nomatan sen-harecan teoremon, laŭ kiu nigra truo havas neniajn econ escepte de siaj maso, elektra ŝargo kaj angula movokvanto (do, ke ĝi "ne havas harojn"). Li grave kontribuis al detaligo de la ĝenerala teorio de relativeco, ekzemple pri la relativeca ekvacio de Boltzmann.

Israel pasigis sian junaĝon en Kaburbo (Sud-Afriko) kaj studis ĉe la tiea universitato. Li magistriĝis en 1954 kaj doktoriĝis en 1960 ĉe Trinity College en Dublino. Ĝis 1996 li laboris kiel profesoro de la Universitato de Alberto. Kune kun Stephen Hawking li kompilis kaj eldonis du gravajn jubileajn volumojn, en 1979 okaze de la centa naskiĝtago de Albert Einstein kaj en 1987 okaze de la 300-a datreveno de la eldono de Principia Mathematica de Isaac Newton.