Willard Boyle

Willard Sterling BOYLE, (19a de Aŭgusto, 1924 - 7a de Majo, 2011) estis kanada fizikisto.[1] Li estis pioniro en la fako de la teknologio de lasero kaj kuninventisto de la ŝargkuplita aparato.[2] Kiel direktoro de Space Science and Exploratory Studies en Bellcomm li helpis elekti surlunigejojn kaj havigis subtenon por la Projekto Apollo.[3] La 6an de Oktobro 2009, oni anoncis, ke li kunhavos la honoron de la Nobel-premio pri fiziko de 2009 pro "la invento de bildoduonkonduktaĵa cirkvito - nome CCD sensilo, kiu iĝis elektrona okulo en preskaŭ ĉiuj areoj de fotografio".[4]

Willard Boyle
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo19-an de aŭgusto 1924 (1924-08-19)
en Amherst
Morto7-an de majo 2011 (2011-05-07) (86-jaraĝa)
en Wallace
Mortokialonefropatio
Lingvojangla
LoĝlokoKanado
ŜtatanecoKanadoUsono
Alma materUniversitato McGill • Lower Canada College
Okupo
Okupofizikistoinventistofotistosciencisto • executive
vdr

Li estis nomumita Companion de la Ordeno de Kanado - nome la plej altnivela honoro - la 30an de Junio, 2010.[5]

Kariero

En 1953 Boyle aliĝis al la Laboratorioj Bell kie li inventis la unuan kontinue funkciantan rubenan laseron kun Don Nelson en 1962,[3]kaj ricevis la unuan patenton pri duonkondukanta injektolasero.[3] Li iĝis direktoro de la Space Science and Exploratory Studies en la filio de la Laboratorioj Bell nome Bellcomm en 1962, havigante subtenon por la Projekto Apollo kaj helpante elekti surlunigejojn.[3] Li revenis al la Laboratorioj Bell en 1964, por labori pri la disvolvigo de integritaj cirkvitoj.[3] En 1969, Boyle kaj George E. Smith inventis la ŝargkuplitan aparaton (CCD, el charge-coupled device), pro kiu ili kunricevis la medalon Stuart Ballantine de la Franklin Instituto en 1973, en 1974 la memorpremion IEEE Morris N. Liebmann, en 2006 la premion Charles Stark Draper, kaj en 2009 la Nobel-premion pri fiziko.[3][6] La CCD ebligis al NASA sendi klarajn bildojn al la Tero el la kosmo.[7] Ĝi estas ankaŭ la teknologio kiu funkciigas multajn nuntempajn ciferecajn kameraojn. Smith diris pri ilia invento: "Farinte la unuan paron de bildaparatoj, ni sciis certe ke la kemia fotografio estis mortinta."[8] Eugene Gordon kaj Mike Tompsett, du jam retiriĝintaj kolegoj el la laboratorioj Bell, postulis, ke ties aplikado al la fotografio ne estis inventita de Boyle.[9] Boyle estis Esplora Plenumdirektoro por Bell Laboratorio el 1975 ĝis lia retiriĝo en 1979.[7]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Willard Boyle en Nobelprize.org inklude Nobel Prelego la 8an de Decembro, 2009 CCD – Extension of Man's Vision