William Pitt

William PITT la pli juna (naskiĝis la 28-an de majo 1759 - mortis la 23-an de januaro 1806) estis brita ŝtatviro, gvidanto de la novaj torioj, dua filo de William Pitt (pli maljuna). Li estis ĉefministro de Britio dufoje (de 1783 ĝis 1801 kaj de 1804 ĝis 1806) kaj reprezentis ĉefe la interesojn de la kolonioj, la bankoj kaj la komercistoj.

William Pitt
Persona informo
William Pitt the Younger
Naskiĝo28-an de majo 1759 (1759-05-28)
en Kent
Morto23-an de januaro 1806 (1806-01-23) (46-jaraĝa)
en Londono
TomboAbatejo Westminster vd
ReligioAnglikanismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoReĝlando de Granda Britio vd
Alma materKolegio Pembroke vd
PartioTories vd
Subskribo William Pitt
Familio
PatroWilliam Pitt vd
PatrinoHester Pitt, Countess of Chatham vd
GefratojJohn Pitt, 2nd Earl of Chatham • Lady Harriet Pitt • Hester Stanhope, Viscountess Mahon vd
Edz(in)o
Profesio
Okupopolitikistoadvokato vd
Aktiva enLondono vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
William Pitt

Li tiris en 1784 sub ŝtata kontrolo la Britan Orient-Hindian Asocion. Li forte subtenis malamikojn de Francio, malamikojn de la franca revolucio kaj poste Napoleono. Li subpremis la demokratiajn protestojn (ekz. la matrosa ribelo de 1797), limigis la gazetan kaj kunvenan liberecon, subbatis la ribelon de Irlando en 1798 kaj deklarigis unuiĝon de Grand-Britio kaj Irlando. Tio signifis ĉesigon de la irlanda parlamento.

Li abdikis post la malvenko ĉe la Batalo ĉe Slavkov. Lia plej grava politika adversulo estis Charles James Fox.