Yosa Buson

YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 —  1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.[1]

Yosa Buson
Persona informo
与謝蕪村
Naskiĝo1-an de januaro 1716 (1716-01-01)
en Kema (Japan)
Morto17-an de januaro 1784 (1784-01-17) (68-jaraĝa)
en Heian-kyo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkorinfarkto vd
TomboKonpuku-ji vd
Lingvojjapana vd
ŜtatanecoJapanio vd
Profesio
Okupohajkisto • verkisto • pentristo • kaligrafo vd
Verkado
VerkojSnowclad Houses in the Night ❦
Ten Pleasures vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Pentraĵo de Yosa Buson, de 1771

Buson rigardiĝas kiel unu el la plej grandaj majstroj de hajgao (kombinaĵo de pentraĵo kaj hajko), kaj liaj hajkoj ofte havas pentristan sentumon. Fakte, oni konsideris lin pli kiel pentristo ol kiel hajkisto, ĝis la laboro de Masaoka Shiki por revivigi la hajkon dum la Mejĵia epoko plialtigis lian reputacion kiel hajkisto.

Jen kelkaj hajkoj de Buson, tradukitaj de Miyamoto Masao, elprenite de la Hajka antologio:[2]

Kun ruĝ' petala
mumeaj floroj falas —
fekaĵ' ĉevala.

Lun' oriente,
kaj la sun' okcidente.
— kolzkamp' etende.

Printempo foras
hezite kaj hezite —
sakuroj floras.

Referencoj

Vidu Ankaŭ

Eksteraj ligiloj