Yves Nevelsteen

belga esperantisto

Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.

Yves Nevelsteen
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Persona informo
Yves Nevelsteen
Naskiĝo21-an de junio 1974
en Belgio Kapellen, Belgio
Naciecobelgo
LingvojEsperantonederlandafrancaanglagermana vd
ŜtatanecoBelgio vd
Familio
InfanojJente Nevelsteen
Profesio
Okupoesperantisto • vortaristo • tradukisto vd
Verkado
ĜenrojEsperanto-referenclibroj
VerkojVikipedio - praktika manlibro
Komputeko
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. Ekde 2007 li estis kasisto de E@I.

Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.

Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.

Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Verkoj

Eksteraj ligiloj